user preferences

New Events

North Africa

no event posted in the last week

Falsitaj balotadoj faras nenion pli ol stimuli la amasribelon ĉe Egiptio

category north africa | community struggles | interview author Thursday January 05, 2012 01:09author by José Antonio Gutiérrez D. Report this post to the editors

La pasintan vendredon milionoj da personoj eliris ree sur la stratoj por protesti kontraŭ la Militista Junto (la CSFA), kiu regas Egiption ekde la Mubarak-a falo, Junto, kiu insistis proklami ke la balotadoj kontinuos laŭ tio antaŭvidita spite al tio, ke multaj politikaj partioj liberalaj kaj progresemaj esprimis siajn dubojn pri la partopreno aŭ ne je la menciita balotada procezo kaj anoncis la formadon de Registaro de Nacia Savo, ĉefita de Mohammed El Baradei. [English] [Castellano] [Français]

militares_egipto.jpg

Dum la semajnfino la kvereloj alvenis ĝis la Palaco de Ministroj, kie la subpremaj fortoj de la reĝimo verŝis plian sangon de manifestaciantoj. Hodiaŭ lundon estis la unua balotadotago kaj jam ekde la komenco okazis multaj neregulecoj. La partopreno estas malalta. Miloj da homoj diris, ke ili jam voĉdonis per sia protesto sur Tahrir. Multaj homoj komprenis, ke ĉi tiu baloto laŭrajtigas tiun reĝimon kaj la eventualan novan reĝimon, kiu fontos sub la egido de la CSFA.

La plej probabla scenejo estas, ke la Islamaj Fratoj gajnos ĉi tiun friponajn balotadojn, sed tio supozos malmultajn aŭ neniun ŝanĝon. Neregulecaj balotadoj, kiuj okazas meze de granda perforto kaj estis organizataj de reĝimo sen kredebleco, faros malmulte por alporti stabilecon al Egiptio. Aliflanke, ekde februaro, la Islamaj Fratoj estas kunigataj kun la korupta CSFA kaj disigis sin el la revoluciaj amasoj, kiuj prave taksas ilin fremdaj al sia batalo. La popolo estas tedita kaj tio faros, ke ĝi daŭras luktante ĉi tiun decidan batalon plikuraĝe. La antaŭan nokton la amasoj atendis en febra atmosfero kaj la laboristoj kaj siaj sindikataj organizaĵoj planis fari strikon kiam finos la balotada spektaklo.

Politika humoro ĉe Tahrir

Plufoje la kunulo Yasser Abdullah, de la egipta Socialisma Liberecana Movado, esprimas al ni la novaĵojn. Ĉi tiu konversacio okazis hieraŭ vespere (28-an de novembro) je la 23-a de la nokto, proksimume.

Kio okazis rilate al la lukto ekde la vendredo (25-a de novembro)?

La vendredon estis kunvokita la “Protesto de la Miliono da Homoj” sur la Placo Tahrir por finigi la militan reĝimon kaj ankaŭ alia ĉe Abbasseya, kiu estis malplimulta, por apogi la Junton (malnova artifiko por montri la egiptan popolon kiel disigitan, kiam ne estas tiel: la granda plimulto de la popolo apogas Tahrir-n). La Junto ankaŭ deklaris, ke la revolucio finis per la Mubarak-a falo… ĉi tie ĝi ludas kun la revolucia ideo mem, ĉar inter aliaj aferoj la Araba Printempo helpis redifini la vorton. Dum jardekoj, ĉe la arabmondo ekzistis militaj reĝimoj, kiuj nomiĝis mem revoluciaj. Gaddafi ekzemple kutimis nomi sin mem la revolucia gvidanto. Oni uzis la saman vorton je multnombraj okazoj ĉe Egiptio post la milita ŝtatrenverso je 1952… por multaj generacioj ĉi tiu estis la revolucia senco, io fare de sanktigitaj gvidantoj, ne de la amasoj, tiel ke ili pensis, ke la revolucio estis la Armeo.

Kontraŭe, la realaj revoluciaj fortoj opinias, ke ĉi tiu revolucio estas kontraŭ la milita reĝimo, ne nur kontraŭ Mubarak. Ĉe Tahrir la burĝa potenco, kiu timas ĉi tiun revolucion tiel, kiel la Junton, klopodis moderigi la revolucian impeton per la memproklamita Regado de Nacia Savo nomumita sur placo, sed kiel oni povas regi tiel? Oni proklamis Savan Regadon sen nenia balotado, sen kunvoki ĝeneralajn asembleojn.

Tio pozitiva estas, ke la vendredon la anonco de la Regado de Nacia Savo okazigis, ke iuj manifestaciantoj aliris al la Palaco de Ministroj kaj okupis ĝiajn ĉirkaŭaĵojn por malhelpi la eniron en ĝi de la nova ĉefministro Kamal El-Ganzoury, nomumita de la Junto. La sabaton, la Centralaj Fortoj de Sekureco klopodis ataki la amaskunvenon, sed ili retiris sin post mortigi manifestaciulon surveturante lin per blendita aŭto. Lia nomo estis Ahmed Sayed Souror (filmetoj en http://www.youtube.com/watch?v=Mej6yRCCs00). La koncentrado antaŭ la palaco de ministroj daŭras.

Kio okazos al la balotadoj?

Ni estas je antaŭtago de la balotadoj kaj neniu scias kiel disvolviĝos la procezo… la CSFA diris, ke la procezo daŭros du tagojn ĉiufaze kaj la tuta procezo konsistos el tri fazoj, kaj nun alvenas la demandoj… kio okazos al la balotujoj? Kiu gardos ilin dum tiuj du tagoj? La respondo estas, ke tion faros la Ministerio pri Enlandaj Aferoj, granda ŝerco! La Ministerio pri la Aferoj Enlandaj, kiu estas la ĉefa subprema forto ĉe Egiptio, gardante la balotujojn kaj lian purecon… kaj la popolo devos kredi je lia honesteco…

Dum la antaŭa referendumo je la 19-a de marto, mi rigardis persone multajn neregulecojn en la procezo, kaj mi kredas, ke la CSFA aranĝos la rezultojn favore al si. Iuj fortoj kunigitaj de la Militista Junto, kiel Ikhwan (la Islamaj Fratoj) kaj la salafistoj, kredas, ke la CSFA malfermos al ili la parlamentajn pordojn, pro tio ili klopodis ĉiel malhelpi la koncentradon sur Tahrir, sed ili malsukcesis kaj de tiam ekakuzis “la anarkiistojn” instigi la perforton por malhelpi la parlamentajn balotadojn… unu el ili diris, ke la anarkiistoj kontraŭas la Parlamenton ĉar la Parlamento nur laboras por la riĉuloj. En multaj forumoj kaj paĝoj de Fejsbuko oni ripetis ĉi tiujn akuzaĵojn kontraŭ ni. Al Yasser Abdelkawi, Aleksandria kunulo, kaj al mi, oni menciis nin persone, ili diras, ke ni estas respondeculoj instigi la perforton kontraŭ la polico por malhelpi, ke okazu la balotadoj.

Mi pensas, ke la popolo devas lerni per sia propra sperto… en multaj okazoj vi povas diri tion, kion pensas, sed vi ne povas trudi tion al la popolo. Multaj homoj devos voĉdoni por rimarki la trompajxon, kiu kaŝis sin post la balotadoj, kaj la sekvantan tagon ili ĵetegos sin kun pli granda impeto kontraŭ la CSFA.

Estas konkretaj interkonsentoj pri la Regado de Nacia Savo? Kion vi pensas pri ĉitipa solvo?

Estas du Regadoj de Nacia Savo. Unu estis kreata de la CSFA kaj la alia de la burĝaj politikaj partioj. Nia movado kontraŭas ambaŭ, ĉar ambaŭ traktas ekskluzivi la popolon el la decidoj, ili varbas siajn membrojn pere de la kooptado kaj ne de la rekta demokratio kaj ĝeneralaj asembleoj kaj en ambaŭ nur estas reprezentataj Kairanoj. La Regado de Nacia Savo de El Baradei formis sin la vendredon ĉe Kairo per neniu tipo de demokratia procezo… la Militista Junto kaj la burĝaj partioj havas la saman pensmanieron… ili estas spertuloj, politikistoj, kontraŭuloj…, kiuj povas formi regadojn sed ne organizi la popolon… kiel la kunulo Mohammed Jean Veneuese diris min unufoje, “la teĥnokratoj estas la plej bonaj amikoj de la faŝistoj”, mi pensas, ke li pravis.

Se la popolo, kiu batalas sur la stratoj ne estas organizita, ĉu estas iu eblo, ke okazas reala revolucio?

La revolucio estas neebla sen organizita popolo, sen baza movado, sen partopreno de la sociaj amasoj, pro tio pli-malpli frue la popolo devos organizi sin per nova maniero. Nun la popolo perdis la fidon je la malnovaj manieroj sed ankoraŭ ĝi devas trovi novan vojon. Pli aŭ malpli frue ĝi trovos sian vojon, dum la lukto kontraŭ la Militista Junto.

Kiu estas la sinteno de la laboristaj sindikatoj? Ili ludis gravan rolon je la Mubarak-a falo… ĉu ili tiufoje surstratiĝas?

La laboristaj sindikatoj havas multaj el la malvirtoj de la malnova maldekstro… la laboristoj sentas, ke ili estas manipulitaj de la partioj, kiuj nur volas atingi balotojn. La laboristoj scias, ke ili povas doni novan impeton al la balotadaj partioj, sed ili ankoraŭ ne malkovris, ke povas organizi sin, tiel por ekonomiaj postuloj, kiel politikaj. Ni kontaktis kun aktivaj laboristoj en la sindikatoj por kunordigi kun ili politikan strikon, sed ili diris min, ke ili atendos, mi pensas, ke ĝis kiam okazas la balotadoj, tiel ni vidas kion okazas poste.

La politika krizo ne estas ankoraŭ fermata. La egiptanoj iros al la balotadoj sen regado, sciante nenion pri la procezo… tia necerteco foje helpas planti revoluciajn ideojn sur fekunda grundo.

Vivu la revolucio!

Gloron al niaj martiroj kaj herooj!

Vivu la anarkiismo!

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
E

Latest News

North Africa | Community struggles | eo

Wed 22 May, 10:48

browse text browse image

Sorry, no stories matched your search, maybe try again with different settings.

Opinion and Analysis

Sorry, no stories matched your search, maybe try again with different settings.

Press Releases

Sorry, no press releases matched your search, maybe try again with different settings.
© 2005-2013 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]