user preferences

New Events

Iberia

no event posted in the last week
Recent articles by Miguel Garau
This author has not submitted any other articles.
Recent Articles about Iberia History of anarchism

«Ο Ντουρούτι σ&... Aug 02 23 by Αργύρης Αργυριάδης

Neno Vasco por Neno Vasco: fragmentos autobiográficos de um anarquista Mar 21 23 by Thiago Lemos Silva

Σαμπατέ: Aντίσ&... Mar 13 23 by Αργύρης Αργυριάδης

Joan Peiró kaj la kooperativismo

category iberia | history of anarchism | opinion / analysis author Tuesday June 12, 2012 07:05author by Miguel Garau - Jesús González (tradukanto) Report this post to the editors

Nekonata defio de Joan Peiró i Belis: kunigi kooperativismon, kulturon kaj socian revolucion

Ĉi tiu artikolo temos pri unu el la aspektoj malpli studitaj de la anarkisindikatisma gvidanto Joan Peiró Belis: lia defendo de la revolucia rolo de la kooperativoj kaj lia rilato kun la kultura verko, kiun li starigis. Tio, kio kondukos nin trakti la entreprenan disvolviĝon de la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró, de kiu li estis direktoro tiel, kiel de la Centro de Sociaj Studaĵoj de Mataró kaj de la Raciisma Lernejo fondita de la menciita kooperativo. Tiel do ni malproksimiĝos de lia sindikata figuro naciskale por koncentri nin pri lia agado surloke dum la 2a Respubliko.
joan_peiro.jpg


Nekonata defio de Joan Peiró i Belis: kunigi kooperativismon, kulturon kaj socian revolucion

Miguel Garau, historiisto
(Esperantigita de Jesús González)

Nedubinda estas la elstara rolo de Joan Peiró i Belis (Barcelono, 1887-Paterna, 1942) kiel anarkisindikatisma gvidanto de la NKL (Nacia Konfederacio de la Laboro). La analizo de liaj sindikataj tezoj kaj lia konata rolo kiel doktrina teoriulo okupis la ĉefajn historiajn esploraĵojn pri lia persono, neglektante lian kulturan kaj edukan agadon. 1 Ĉi tiu artikolo proponas analizon de tiu kultura kaj eduka aktiveco, ne organiza kaj surloka disvolvita ĉe Mataró dum la Dua Respubliko (1931-1936). El ĉi tiu mikrohistoria analizaĵo ni volas enprofundiĝi pri lia revolucia signifo kaj koni pli detale la sencon de liaj propraj vortoj: «Ni devas krei nian propran mondon en la internaĵoj mem de la kapitalisma mondo, sed ne sur la papero kaj kun lirikecoj kaj filozofiaj elcerbaĵoj, sed sur la tereno, praktike, vekante la veran konfidon sur nia hodiaŭa kaj morgaŭa mondo». 2

Unu el la plej originalaj trajtoj de la “Joan Peiró”-a aktiveco en la vicoj de la anarkisindikatismo estis lia aktiva defendo de la kooperativoj, antaŭ la indiferenteco, pasiva akcepto aŭ timema defendo, en la pli bona de la okazoj, de liaj anarkisindikatistaj kunuloj. Ĉi tio estos la origino de nia esploraĵo. Poste ni koncentriĝos pri la starigo de la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró, de kiu li estis direktoro, la Raciisma Lernejo subtenita de la menciita kooperativo kaj la Centro de Sociaj Studaĵoj de Mataró, fondita je 1932.

La disvolviĝo de la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró

Joan Peiró, laboristo en la vitrofornoj de la ok jaroj, okupis siajn unuajn respondecajn postenojn je 1916, dudekokjara, kiel ĝenerala sekretario de la Nacia Federacio de Vitristoj kaj Kristalistoj. Unu jaro poste li estis enoficigita direktoro de lia gazetara organo La Vitro kaj de La Laborista Abelujo, organo de la Loka Federacio de Laboristaj Asocioj de Badalona, postenoj, kiujn li okupis preskaŭ senĉese ĝis 1920.

Post labori en la fornoj de Sants, Badalona kaj Barcelono kaj post mallonga restado en malliberejo je 1921, Peiró alvenis al Mataró je 1922, kaj eklaboris en la vitra fabriko Juan, Estanyol kaj Cía. Samjare, li mallonge enpostenigis kiel ĝenerala sekretario de la NKL, posteno, kiun denove okupis je 1928-1929. En la Mataró-a fabriko, li aliĝis al la projekto por igi la instalaĵon en vitra kooperativo, interkonsento, kiu estis formaligita dum la fabrika starigo je 1920, danke ĉefe al la “Josep Ros Serra”-a elteneco. Kune kun li, Pau Pi Escales, Timoteu Estanyol kaj Josep Joan establis la menciitan fabrikon kiel komanditan asocion kun la interkonsento por kapitaligi parton el la jaraj profitoj favore al la laboristoj, por ke ili mem povu okupiĝi de la fabrika administrado kiel kooperativo kvin jaroj poste. 3 Peiró kaj la ĉefa iniciatinto de la aranĝo, Ros Serra, koniĝis almenaŭ de 1916, ĉar ambaŭ renkontiĝis dum la eksterordinara nacia kongreso de la Nacia Federacio de Vitristoj kaj Kristalistoj, la unua kiel membro de la organizanta Komitato kaj la dua kiel reprezentanto de la Mataro-a vitra sekcio. 4

Post gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj kaj leĝaj procesoj, kiujn ni ne detalos, je 1925, dum la “Primo de Rivera”-a diktatorado, la projekto kristaliĝis per la naskiĝo de la kooperativo de vitra produktado Kristalfarejoj de Mataró. Laborista Kooperativo kun limigita respondeco (Fondaĵo Ros Serra). Ĝian unuan estraron konsistigis Ladislau Bellavista Gual, Josep Banet Rovira kaj Enric Bartrolí Nogués. 6 Samjare, 1925, aperis la unuaj teoriaj tekstoj de Peiró pri la revolucia valoro de la kooperativoj. 7 Ĝuste ĉi tiu opinio provokis ŝokojn en sindikataj medioj. 8 Pro longa malsano, kiu malfortigis Enric Bartrolí Nogués, Peiró profesiis kiel kooperativa direktoro ekde la unuaj jaroj de lia ekzistado. 9

La revolucia valoro de la kooperativo

Peiró konis la tradician kritikon, kiun la anarkisindikatistoj faris al la kooperativismo. Gravuloj de la franca revolucia sindikatismo, citante nur iujn, el kiuj plej grave influis en lia ideologia formado, pridiskutis la revolucian efektivecon de la kooperativismo; akuzante ĝin pri konservativismo kaj eĉ reakciismo, pro tio, ke ĝi ne atakis la kapitalisman manieron de produktado kaj alproprigo sur liaj fundamentaj bazoj, kaj sekve nur deturnis la laboristojn de lia revolucia vojo; la starigo de produktad- kaj konsumadkooperativoj instigis la egoismon kaj favoris la disigon inter la laboristoj. Ili estis, esence, konservativaj de la starigita ordo kaj ĉiukaze estis destinitaj al la fiasko ĉar, laŭ tiuj asertis, la laboristo ne estis preta por la direktado de la negocoj kaj pri tio oni havis abundajn historiajn pruvojn. 10 Peiró mem akceptis parton de ĉi tiuj kritikoj. Pri la laboristoj, kiuj formis la kooperativojn li diris, ke «estas tiel nepreciza la konado de la celo, kiun ili serĉas kiel kooperativuloj, ke ilia obsedo pri la ekonomio kaj la hejmaj stastistikaĵoj similas ilian politikan-socian konformismon». 11 Tamen, Peiró ne konsideris, ke ĉi tiu konformismo estis io esenca al la kooperativisma movado, sed li atribuis tion rekte al la socialismaj doktrinoj, kiuj estis gvidintaj ĝin ĝis tiutempe. Peiró kredis, ke estis la disigo de la anarkiistoj de ĉi tiu movado, kio permesis, ke tio okazis, tial li proponis sin rekonduki ĉi tiun sintenon kaj interveni en la kooperativa movado por eviti la «spiritan kaj ideologian misformadon de la homamasoj». 12

La anarkiistoj devis «agi sur la aktuala movado kun la celo stampi al ĝi la anarkiisman spiritecon». 13 La sloŝilo por ke la kooperativismo povis evolui kaj progresi kiel doktrino kaj politika-ekonomia-socia fakto, estis havigi iom da revolucia kulturo al la kooperativuloj. 14

El liaj vortoj oni deduktas ke, por havigi revolucian enhavon al la kooperativismo, la kooperativuloj devis ricevi kulturon por kompreni plej bone siajn sociajn aspirojn kaj surpreni la historian celon de la laboristaro; siavice, la kooperativo devis agi kiel diskoniganta centro de kulturo kaj eduko, ĉar ĉi tiuj estis la nemalhaveblaj rimedoj por ebligi revolucian transformon de la socio. Laŭ ĉi tiuj premisoj la kooperativo povus disvolvi veran socialan verkon. Por tio Peiró, kiu tute redaktis la statutojn de Kristalfarejoj de Mataró, skribis «… 20% el la profitoj destinataj al socialaj verkoj, kiel estas la solidareco, kiun oni konsideras ĝusta kaj taŭga al la kooperativa karaktero, la sociala kaj profesia aŭ teknika kulturo, por stimuli inter la anoj la senton de ekonomi-socia emancipo kaj la sociala asekuro kaj la kooperativa spirito», 15 ĉar kiel li skribis antaŭe, « kooperativismo, kiu […] destinas ĝiajn produktadajn profitojn al la kulturo, la kreo de lernejoj kaj la propagando de la emancipigaj ideoj, laŭ nia opinio estas bonega kaj rekta rimedo por batalo kontraŭ la kapitalismo». 16

Kiel li mem substrekis en unu el liaj malabundaj spertaĵoj en la organoj de la kooperativa gazetaro, oni ne devis forgesi, ke «la kooperativo estas rimedo, ne fino per si mem».17 Ĝi estis, nu, utila ilo, kun granda pedagogia valoro, por la supre dirita revolucia transformo de la socio.18 La pedagogia valoro de la kooperativo disvolviĝis en pluraj niveloj: laŭ Peirò-aj vortoj, al persona nivelo, la diferenco inter kiu laboris por la profito de burĝulo kaj kiu faris tion por si mem estis, ke la unua « scias ke, li estas malnobligita, io tiel, kiel se li estus maŝino aŭ ŝarĝa besto; laborante por si mem, la laboristo reakiras morale la majeston de sia tuta individueco, sentas digna kiel homo, gustumas, kvankam limigita de la aktuala socia organizo, la mielojn de la libereco». 19

Tio estas, la kooperativo, kvankam interne de la sistemo de kapitalisma produktado, havigis iun sendependecon pri la menciita sistemo, permesante la kontrolon de la laboristoj pri la produktada proceso. La kapitalisma sistemo altrudis al la produktanto la malhomigon, konsiderante lin plia peco de la meĥanismo, «maŝino aŭ ŝarĝa besto», al kiu sekve ĝi neis lian kapablon por interveni kaj decidi pri la produktada proceso. Tamen, partoprenante aktive en la menciita proceso kaj liberigita de la mastro, la kooperativulo reakiris sian «tutan individuecon» kiel homon, konklude, la perditan dignecon.

Aliflanke la kooperativo signifis, al kolektiva nivelo kaj por la aro de liaj ĉefroluloj, pedagogian vojon de revolucia provo. En ĝi, la laboristoj akiris la teknikan kaj profesian trejnadon bezonata por administri la fundojn de la produktado, preparante sin por la ekonomia administrado de la futura socio, stariĝita post la preno de la rimedoj de produktado por la laboristoj. Peiró rezervis la menciitan administradon de la produktado, dum unua fazo de transiro, al la sindikato.20 Dum ĉi tiu daŭras, la kooperativo akirus novan valoron, estus la dissenda organo ekde la produktado al la konsumado.21 En ĉi tiu modelo la entreprena sukceso de Kristalfarejoj de Mataró en la siatempa socio rezultis fundamenta por Peiró kaj liaj kunuloj, ĉar ĝi devis starigi kiel praktika pruvo de la taŭgeco de la manlaboristoj por la administrado de la negocoj kaj la ekonomia ordigo por kiam alvenos la oportuna okazo. Malgraŭ tio, Peiró konsciis, ke ne la tuta laboristaro povus taŭge prepari sin por okupiĝi de la produktado, pro tio, li defendis ankaŭ la altiron de la teknikistoj al la revolucia idealo, per ilia eniro en la spacoj de anarkiaj kunveno kaj kulturo.22

Kristalfarejoj de Mataró en ciferoj: esencoj de ĝia plifortigo

La sukceso de Kristalfarejoj naskiĝis de ĝiaj komencoj, per la rezigno de ĉiu laboristo de parto de liaj respondaj jaraj profitoj, reinvestante ilin en la modernigo kaj meĥanikigo de la fabriko, strukturo de kolektiva fruktuzo. La aŭtomatigo en la procezoj de vitra ellaborado ne komencis plene en Hispanio ĝis 1920.23

Tradicie ekzistis malproporcio inter la granda numero de fabrikoj kaj la malabunda reala mendado de produktado tiel, kiel dependeco de la fremda importado de la unuaj materioj, kiu tenis la hispanan vitran industrion en vegeta stato.24 Kristalfarejoj de Mataró fidis de la komenco pri la meĥanikigo kaj la atingo de la industria memsufiĉo. Nekonataj tekstoj ĝis nuntempe nin permesas montri kiel efektiviĝis ĉi tiu proceso.25 Oni konstruis novajn kaj modernajn fornojn (sistemo Schwaller kaj Sauvageot); oni pligrandigis la fabrikejon; oni specialiĝis en la produktado de «ampoloj» (bulboj de ampolo) por elektraj lampoj, kaj en aliaj kromaj varoj kiel la tuboj de ujo kaj vosto, la stangeto uzita por la filamenta apogilo kaj la vakuigo, kio ĝis tiu momento dependis de la fremda importado.26 Por tio, oni investis ankaŭ en la akiro de patentoj. La investaĵoj kaj la entreprena bona funkciado permesis, ke de la komencaj 135.000 pesetoj, en kiuj taksis sin la kooperativa socia kapitalo je marto de 1925, oni atingis je 1934 propraĵon kaj kolektivan socian kapitalon taksita je pli ol 1.500.000 pesetoj, kiu dum la civila milito pliiĝis al 1.886.605 pesetoj.27

Koncerne al la labora reĝimo, la necesoj altrudis la starigon de deviga minimuma produktado po laboristo de 530 ĉiutagaj ampoloj por salajro de 76 semajnaj pesetoj (salajro, kiu oni enspezis en la cetero de fabrikoj), tamen oni aldonis maksimuman kaj eksterordinaran produktadon de 575 ĉiutagaj ampoloj, kiun oni enspezis al 100 pesetoj.28 Ĉi tiu superproduktada premio per malabunda diferenco stimulis, ke la kooperativa vitristo povis enspezi ĉirkaŭ 33% pli ol en la mastraj fabrikoj.29

Siaflanke la direktoro enspezis 250 semajnajn pesetojn, la administranto 175 kaj la metilernantoj 30 la unua jaro, pliigante po 5 pesetoj ĉiu jaro. Laŭ la disponeblaj datumoj, el la 37 aktivaj fabrikoj de vitro kalkulitaj dum la Dua Respubliko (10 el ili en kooperativa reĝimo) Kristalfarejoj de Mataró estis en kiu, proporcie, pli investis en salajroj (64.700 pesetoj po 155 laboristoj).30

La diferencoj estas gravaj, ĉar samtempe, la barcelona populara kooperativo Vivo Nova investis en salajroj 65.000 pesetoj, preskaŭ la sama kvanto, tamen disdonita inter 235 personoj.31

Je 1925, ĝi produktis ĉirkaŭe 5.000-6.000 «ampolojn» ĉiutage, je 1936 ĝia produktado atingis 40.000-45.000 ĉiutagaj.32 Ĝia politiko de konkura postulo atingis, ke de 3.500.000-4.000.000 de «ampoloj» produktitaj averaĝe inter 1925 kaj 1927, ĝia jara produktado pliiĝis dum la sekvaj jaroj ĝis pli ol 7.000.000, estante je 1932-1933 de 11.107.210 «ampoloj», atingante 85% de la nacia merkato de elektraj ampoloj.33 Tiel, je 1933, en plena ekonomia krizo, kaj en la vitra sektoro, en kiu ĉi tiu sentiĝis intense, la kooperativo tamen havis kapablon por investi 75.000 pesetojn en la akiraĵo de la Philips-a patento por Hispanio.34 Ĝiaj klientoj estis la plej gravaj fabrikoj de elektraj lampoj al ŝtata nivelo, lokitaj ĉe Barcelono (Lampo Vulcan kaj Nacia FNLE), Bilbao (Lampo Titan), Korunjo (Yria S.A.) kaj ĉefe Lampoj OSRAM kaj Lampo Metalo de Madrido, de kiuj devenis 70% el ĝia jara fakturado dum la antaŭaj monatoj al la civila milito. Ĝiaj ĉefaj provizantoj troviĝis ĉe Barcelono aŭ ĉe Mataró mem (Vicente Fité provizanta de Minio Plumbo), tial ni konstatas ĝian sendependecon de la fremda industrio.35 La sukceso de la kooperativo implicis la neceson de novaj dungaĵoj, tial de 40 (aŭ 60 laŭ aliaj fontoj) fondintaj membroj pliiĝis al 155-160 anoj dum la Respubliko: distribuitaj en 102 vitristoj, 20 similaj, 4 virinoj kaj 29 helpantoj, estante la fabriko, kiu plej granda numero de vitristoj kaj similaj havis proporcie (la kutimo estis, ke la helpantoj estas plimulto).36

La novaj laboristoj ĝuis egalajn rajtojn kaj devojn ol la cetero, malgraŭ ke ili ankoraŭ alportis neniom da kapitalo, kontraste al la plejmulto de kooperativoj. La kooperativa laŭleĝigo devigis ŝanĝi ĉi tiun situacion kaj postuli komencan kapitalon da 250 pesetoj.37

La kooperativo kompletigis la entreprenajn progresojn per la teknika kaj kultura formado de ĝiaj anoj; la ekonomia solidareco kun aliaj fabrikoj, kiuj deziris starigi kiel kooperativoj; la ekonomia apogo al kulturaj iniciatoj disvolvitaj ekster la muroj de la fabriko, la kreo de la raciisma lernejo aŭ la konservado de la integra salajro por kiuj restis en malliberejo.38

La fervorega defendo de la revolucia ĝermo, kiun povis enhavi la kooperativoj, ŝajnis infekti la «tridekan» sektoron. Pestaña, kiu je 1926 kritikis fajrece la kooperativismon, agnoskis jam je 1930 ke «la kooperativismo devas korekti ankoraŭ multajn difektojn; sed ni ankaŭ kredas, ke krom ĝian karakteron de amasmovado, de kolektiva volo, de socia aktiveco de granda numero, ĝi eblas kaj estas gravega faktoro de socia transformo».39

La propra «trideka» manifesto je aŭgusto de 1931 montriĝis favora al la starigo de kooperativoj. La kooperativisma defendo, sen iĝi trajto de ekskluziva identeco de la tridekismo, penetris en liaj simpatiantoj, eĉ proponante, laŭ vortoj de la «tridekulo» Marià Prat, «kooperativa sindikatismo».40

Joan Peiró kaj la konfederala disigo

La diferencoj inter anarkisindikatanoj kaj puraj anarkiistoj en la kerno de la konfederacia institucio ekzistis de la originoj de la NKL, tamen ĝi ne renversis la komunan revolucian idealon. La sekvenda taktiko post la alveno de la Respubliko malfaciligis ĉi tiujn rilatojn, kiel oni esprimis je junio de 1931 kun la publikigo de la «Manifesto de la 30». La plimulto de la anarkisindikatanoj, kiuj subskribis la menciitan manifeston, kontraŭaj al «la revolucio por la revolucio mem» estis veteranaj sindikataj estroj, kiuj, kiel Peiró, venis de la industria mondo, kun lernita ofico.41 Ili okupis postenojn de respondeco en la kaŝa NKL dum la “Primo de Rivera”-a diktatorado kaj samtempe defendis la laŭleĝigon de la NKL kaj partoprenis en konspiroj kaj ribeloj, kiuj okazis kune kun aliaj politikaj fortoj de maldekstra aŭ naciismaj.42

Laŭ ĉi tiu sinteno Peiró estis ĝenerala sekretario je 1922 kaj je 1928 kaj okupis postenojn en la Nacia Komitato je 1929 direktita de Pestaña. 43

La diferencoj inter iu kaj alia sektoro ne ŝajnis deveni, kiel esprimas la historiografio tradicie, de malkonsentoj koncerne al la neceso fortigi kaj etendi la sindikaton, kiu devis starigi la bazon de la futura socio, ĉar ambaŭ konsentis kaj partoprenis en la kreo kaj etendo de novaj regionaj sindikatoj dum la periodo je 1931 al 1933. 44

Liaj diferencoj baziĝis sur pluraj punktoj: la doktrina afero (la akcepto aŭ ne de la liberecana komunismo kiel celo de la NKL); la sindikata modelo (la anarkisindikatanoj favore al la Naciaj Federacioj de Industrio, la puraj anarkiistoj kontraŭe); la revolucia kalendaro (por la anarkisindikatanoj ankoraŭ ne ekzistis la necesaj kondiĉoj por efektivigi ĝin sukcese, dum por la radikalaj anarkiistoj ĉi tiu devis esti tuja kaj neprokastebla) kaj la rilato inter la sindikata centralo kaj la grupoj de afineco (sindikata sendependeco, proponita de la anarkisindikatanoj almenaŭ de la formalaj deklaraĵoj, antaŭ la «interligo» inter la ekonomicela institucio, NKL, kaj specifa societo, IAF – Ibera Anarkia Federacio).

Peiró kaj aliaj NKL-aj anarkisindikatanoj favoris transiran reĝimon (teoriigita de Cornelissen), en kiu la sindikato estus la ordiga akso de ĉiuj aspektoj de la estonta vivo, almenaŭ dum unua etapo, ĝis la alveno de la liberecana komunismo; tiel do, atingi la tutan sindikatan starigadon sur la teritorio estis nepra kondiĉo por ajna revolucia provo.

La puraj anarkiistoj, kiuj laŭ iuj historiistoj koincidis en la celo de «sindikatisma respubliko», vidis en la uzo de la ribela ago la plej efektivan manieron por atingi la revolucian celon (kaj siavice senmaskigi tiujn, kiuj ne estis pretaj por akompani ilin en lia revolucia aventuro); ili tiel bazis sian taktikon en la «revolucia gimnastiko» teoriigita de García Oliver. 45

Super taktikaj aŭ doktrinaj malkonsentoj ekzistis pova lukto inter frakcioj pri la kontrolo de la anarkisindikata centralo, kies strukturo estis nemalhavebla por ambaŭ frakcioj. Per la grupoj de konfederacia defendo kaj la komitatoj favore de malliberuloj, la puraj anarkiistoj, konitaj kiel «IAF-uloj», proksimigis sian tiel deziritan «interligon» kaj kuraĝigis la ribelajn movadojn, kiu okazis inter 1931 kaj 1934.

Malgraŭ tio, la FAI ne estis, ĝis 1936, pli ol kunordiganto de aliaj grupoj ĉiuj ili etaj kaj de malabunda reala efiko. 46 La «tridekuloj», kelkaj lokaj federacioj kaj iuj sindikatoj kiel tiuj de Sabadell kaj Manresa estis forpelitaj de la NKL inter 1932 kaj 1933.

Tio donis motivon tiam al la formado de la Liberecana Sindikatisma Federacio (LSF) kaj je aŭgusto de 1933 al la formado de la Sindikatoj de Opozicio al la NKL.47

Tiutempe Peiró sekvis apartan vojon: apartenanta al la IAF de siaj komencoj, li subskribis la «Manifeston de la 30» je aŭgusto de 1931 kaj demisiis kune kun la plimulto de sia redakcia teamo de la estraro de Laborista Solidareco, estante anstataŭita de Felipe Aláiz, de la IAF. 48

Kvankam la «tridekismo» enhavis doktrine bonan parton de lia idearo, li nek partoprenis videble en la formado de la Liberecana Sindikatisma Federacio nek, poste, de la Sindikatoj de Opozicio. 49 Kontraste kun aliaj subskribintaj famuloj kiel Pestaña, kiu dum proceso de revizio de la anarkisindikatismaj taktikoj kaj principoj, disiĝis de la NKL por fondi la Sindikatisman Partion (1934), Peiró klopodis malhelpi la dividon laŭ siaj kapabloj. 50 Denove li kunlaboris en Laborista Solidareco, dum Aláiz restis en malliberejo, kaj ofte en Liberecana Kulturo kaj ĝia sekvanto Sindikatismo, organo de la LSF. Konscia pri la nombra kaj morala forto de la NKL inter la laboristoj, lia malproksimiĝo estis ĉiam komprenita de li mem kiel cirkonstanca kaj lia reveno, kiu ne okazis ĝis la eksplodo de la civila milito, estis kondiĉita al direkto-ŝanĝo en la taktika alkonduko de la sindikato. Malgraŭ tio, li tenis absolutan regon de la starigado de la Sindikatoj de Opozicio per sia dekstra mano Manuel Mascarell, laboristo kune kun li de la vitra kooperativo de Mataró kaj elektita kiel ĝenerala sekretario de la Sindikatoj de Opozicio.

La rolo de la Centro de Sociaj Studaĵoj de Mataró

La apero de ĉi tiu Centro, kaj de aliaj similaj en aliaj vilaĝoj, komprenis sin en ĉi tiu sindikata kunteksto.51 Je majo de 1932, en plena divida proceso, Peiró, Mascarell kaj aliaj aktivuloj de Mataró malkontentaj kun tio, kion konsideris kiel «IAF-an» enmiksiĝon en la NKL, fondis la Centron de Sociaj Studaĵoj, pretaj por profiti lian sindikatisman utopion per intensa kultura kaj propaganda laboro «por atingi la plej grandan eblan preparadon kun la intenco akceli la malaperan proceson de la kapitalisma reĝimo kaj establi poste transiran periodon, en kiu la Sindikatoj devas esti la decida elemento, tiel en la morala kaj intelekta kiel industria kaj ekonomia ordo, de la liberecana komunismo».52

Utilas analizi la funkciadon de ĉi tiu Centro de Sociaj Studaĵoj, ĉar en ĝi oni praktikis la pedagogian metodon, kiun Peiró proponis en siaj teoriaj tekstoj de 1925 kaj 1930. La centro funkciis per kulturaj komisionoj ĉiu el ili specialigita en sindikataj, politikaj, ekonomiaj, sociaj, literaturaj kaj artaj orientadoj, eŭgenikaj historio kaj filozofio kaj ĝenerala higieno. Ĉiu el ili devis redakti raportaĵon kaj informaĵojn rilate al ĝia fako. Dum la vesperkunvenoj de debato kaj diskutado, kiuj plenumiĝis en la centro, invitito parolis pri temo responda al unu el la menciitaj fakoj. La preleganto skizis la aferon ĝeneral-linie, dum la komisiono dediĉita al la traktita temo elektis unu el liaj membroj por fari noton de la elmetitaj tezoj por plenumi raporton kompletigante detale la tutan amplekson de la temo disvolvita de la preleganto.

La menciita raporto estis legita dum asembleo aŭ ĝenerala kunveno kunvokita tiucele, kiu diskutis, korektis kaj pliigis la komisionan laboron. Ĉiu el la komisionoj estis rajtigita por organizi ĉiu monato konferencon rilata al la branĉo de ĝia fako.53 Aliaj agaĵoj estis la komentitaj legadoj de fragmentoj de malnovaj aŭ nuntempaj klasikaĵoj aŭ ajna nuna okazaĵo, kiun la komisionoj konsideris oportune trakti, por tio ili estis devigitaj prezenti antaŭe «kritikan informon de la juĝita okazaĵo». Aliflanke oni fondis «Popularan Bibliotekon» kies bibliotekisto estis Pedro Buch Simeón.54

Por Peiró kaj liaj kunuloj tiel grava estis la enhavo de tio, kion oni diskonigis kiel la pedagogia metodo per kiu oni instruis. Tiel, antaŭ la klasika modelo de la pasiva ricevanto de la kono, la membroj de la Centro de Sociaj Studaĵoj de Mataró proponis metodaron en kiu la individuo agis kiel aktiva agento en la pedagogia ago per sia partopreno en la kolektiva konstruo.

La Centro enhavis, tamen, klaran instruan kaj propagandan celon, fidelan spegulon de la trideka alternativo, kiun montris liaj statutoj. Tiel, la Centro klopodis enplanti determinitajn valorojn kaj regulojn de agado, konsideritaj kiel necesaj por la atingo de la revolucia sindikatisma utopio. Al la ribela strategio, kiun proponis la puraj anarkiistoj (anoj aŭ ne de la IAF) oni kontraŭstaris strategion kies ideoj-forto, esprimitaj de la propra pedagogia metodo de la komisionoj de studo, estis la preparado, antaŭvido, organizado aŭ studado de la difino de la estonta socio. Ideoj lernitaj de la membroj de la Centro, kiuj siavice devis agi kiel transmisia rimeno en la kerno de la sindikato, kvankam pro tio oni havis dubojn pri lia propra parolado favore al la sindikata sendependeco antaŭ la anarkiismaj grupoj:

«La anarkiisma grupo estas la centro de studaĵoj kaj la laboratorio, kie estas laborata la cerbo de la nova homaro […] La individuo prenas la lumon de la grupo por porti ĝin al la sindikato […] Tio ne devas signifi, ke la grupo estas plilongigo de la sindikato aŭ inverse ĉar la sindikato kaj la specifa grupo estas du malsamaj kaj sendependaj aĵoj kaj, sekve, nekonfuzeblaj».55

Antaŭ ĉi tiu Centro ekzistis ĉe Mataró la Ateneo de Kulturo kaj socia Diskonigado de IAF-a tendenco, impulsita de meze de 1931 de Josep Meriñach, Mariano García kaj Jaume R. Magriñà. Laŭ tio, kion ni scias, en ĝi oni realigis kulturajn paroladojn en kiuj intervenis elstaraj IAF-uloj, kiel Federica Montseny aŭ Tomás Cano Ruiz.56 Kvankam, ja ne estis originala de Peiró la teoriideologia scio, kiu alkondukis al la formado de la Centro de Sociaj Studaĵoj, de ĝia biblioteko aŭ de la raciisma lernejo de Kristalfarejoj de kiu ni parolos tuj, oni devas rimarki lian fizikan ĉeeston, lian doktrinan influon kaj lian organizan kapablon kiel katalizilon por ke ĉi tiuj iniciatoj realiĝis ĉe Mataró. Se ni ekzamenas la unuan estraron de la Centro de Sociaj Studaĵoj, konsistigita de Manuel Mascarell (prezidanto), Joan Peiró (vicprezidanto), Andrés Carretero (sekretario), Juan Saña (kasisto), Ramon Ribas (kalkulisto), Pedro Buch (bibliotekisto) kaj Manuel Esteban kaj Josep Arnau (konsilistaranoj), ni vidos, ke pli ol la duono de la postenoj de la estraro estis okupitaj de prestiĝaj membroj de Kristalfarejoj de Mataró (Mascarell, Peiró, Saña kaj Esteban). Sekve la kooperativo kaj la devontigo pri la kulturo kaj la persona eduko de multaj el ĝiaj membroj stimulis, en ĉi tiu kaj aliaj okazoj, la funkciigo de kulturaj projektoj ĉe la urbo de Mataró.57 Je la 4a de aŭgusto de 1933 Eduard Masoller anstataŭis “Joan Peiró”-n kiel vicprezidanton de la Centro, tre probable pro la definitiva formado de la Sindikatoj de Opozicio.

Peiró tiel evitis okupi respondecajn postenojn en institucio klare favore al la Sindikatoj de Opozicio kaj prezidita de lia sama ĝenerala sekretario, sed tio ne signifis, ke li ĉesis kunlabori aŭ subteni plenan ideologian agordon kun la aktivaĵoj de la Centro de Studaĵoj.

La raciisma lernejo de Kristalfarejoj de Mataró

La grandega verko de la kooperativuloj estis la raciisma lernejo de la strato Prat de la Riba. Dum la unuaj jaroj de kooperativa funkciado, kiam ankoraŭ ĝi agis kaŝe, ĝiaj laboristoj funkciigis neformalan lernejon por sia propra instruado.

Manuel Mascarell profesiis, kvazaŭ instruiston, dum Josep Banet (aŭ Benet) Rovira estis komisiita por organizi la unuajn babilrondojn kaj kulturajn konferencojn.

La lecionoj kaj paroladoj plenumiĝis en la interno de la sama fabriko, ekde la 18a horo, jam finita la labortago, kaj ili disvolviĝis dum la tuta “Primo de Rivera”-a diktatorado.58

La alveno de la Respubliko alportis kelkajn gravajn ŝanĝojn, inter tiuj la kooperativan laŭleĝigon je 1934 per la leĝo de Bazoj de la Kunlaborado (1932) kaj la fondon de la raciisma lernejo de Kristalfarejoj de Mataró. La “Joan Peiró”-a obstino, kiel kooperativa direktoro, por funkciigi lernejon devenis, ne nur de la klasika laborisma parolado, sed ankaŭ personaj zorgadoj. Peiró, kiel multaj aliaj de sia generacio, estis juna memlernanto, al kiu la laboro kiel metilernanto en la vitraj fornoj neebligis la lernadon legi kaj skribi ĝuste ĝis la dudekdujara aĝo.

Tial la lernejo estas senpaga kaj deviga paso por la kooperativaj metilernantoj, kiuj aĝis inter dek kvar kaj dek ok jaroj.

La lernejo staris en konstruaĵo konstruita intence por tio sur la strato Prat de la Riba numero 67-69. Ĝia konstruo eblis danke al la donaco al la kooperativo de tereno propraĵo de Josep Ros Serra, donacita de lia filino, post lia morto, je majo de 1933.59

Antaŭe, tamen, ĝi jam estis iniciatinta ĝian vojon de pli modesta maniero je 1931. Kun la alveno de la Respubliko la kooperativo kunlaboris kun Grupo Por-Raciisma instruado ĵus naskita ĉe Mataró, por disponi de geinfana lernejo en la kerno de la Socio Popola Ateneo.60

La kunlaborantoj devis pagi minimuman kotizon de du realoj (duonpeseto) por la bontenado de ĉi tiu lernejo.

En la lernejo de Kristalfarejoj oni donis klasojn por geinfanoj tage kaj por adoltoj, ĝenerale kooperativlaboristoj, en noktaj klasoj. La lernejo konsideris sin raciisma kaj fiera disĉiplo de Ferrer i Guàrdia.

La apero de ĉi tiu lernejo ne signifis la malaperon de la antaŭa, sed ĝia unuiĝo en unu sola.61 Por direkti la menciitan lernejon estis elektita la NKL-ana instruisto Miguel Campuzano García, kiu jam direktis la lernejon de la Societo Popola Ateneo, kiun parte financis Kristalfarejoj. Ĉio ŝajnis indiki, ke Peiró kaj Campuzano koniĝis dum la diktatorado ĉirkaŭ la publikaĵo Laborista Socia Ago de Sant Feliu de Guíxols, kie ambaŭ kunlaboris ofte.

Campuzano, devenanta el Valladolid, alvenis al Sant Feliu je 1924 por labori kiel instruisto en la Horacio-a Institucio de Kulturo subtenita de la Loka Federacio de Sindikatoj de ĉi tiu urbo. Li ricevis profesoran titolon dekokjare kaj jam dudekjara konsideris sin anarkiista kaj kontraŭklerikala, kialo, pro kiu li laboris de migranta maniero tie, kie raciisma lernejo petis al li liajn servojn. Post sia ĉeesto ĉe Sant Feliu, li laboris en Valencia raciisma lernejo, estis arestita mallonge dum la “Primo de Rivera”-a diktatorado kaj ekziliĝis kelkajn monatojn al Francio. Kiam li revenis al Hispanio, li laboris en Arcos de Jalón kaj, fine, en Mataró, kie li direktis seninterrompe la lernejon dum la respublika periodo.

La pedagogia modelo, defendita de Campuzano per multnombraj artikoloj eldonitaj en Albada aŭ la Bulteno de la Socio Popola Ateneo, stariĝis sur la bazaj punktoj de la Ferrer-a raciismo: laika eduko, geedukado egalece, la ludo kiel alira maniero al la kono, la kontakto kun la naturo, la nuligo de premioj kaj punoj, la gepatra kunrespondeco en la edukado, ktp. En sia pedagogia tasko li havis la kunlaboradon de Armonía Dalmau, sia edzino, tiel, kiel de la geedzoj konsistigitaj de la s-o Franco kaj la s-ino Terol, Germinal Esgleas, kunulo de Federica Montseny ekde 1928, kaj Espartaco. 64 La ideologia diverseco de la instruistaro, kiu ampleksis de la laika respublikismo de la s-o Franco kaj la s-ino Terol ĝis la konata IAF-a aktiveco de Germinal Esgleas, ne estis malhelpo por la bona progreso de la lernejo.

La lernejo estis administrata de estraro konsistigita de la delegitaro de la Loka Federacio de laborismaj sindikatoj de Mataró. 65 Mataró estis unu el la ĉeflokoj de la Sindikatoj de Opozicio, kie estis lokita ĝia Komitato de Rilatoj kaj, kiel jam ni menciis, ĝia ĝenerala sekretario Manuel Mascarell. La plimulto de la konfederaciaj sindikatoj de la urbo aliĝis al la opozicia bloko, nur iuj, kiel la sindikato de la konstruo, tiu de transporto aŭ tiu de la kamparanoj, daŭris aliĝintaj al la kataluna NKL.

La Esgleas-a ĉeesto en ĉi tiu ŝajne malfavora medio povas klariĝi pro la repacigaj tezoj de Peiró antaŭ la disigo, kiuj influis sur la Loka Federacio de sindikatoj de Mataró. Al la lernejo aliris infanoj, kies gepatroj estis anoj de la Grupo Por-Raciisma instruado de Mataró; de la NKL/Sindikatoj de Opozicio aŭ de la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró, kaj ĝin subtenis la ekonomia streĉo de la kooperativo.66 Tiel, la lernejo agis en la loka strukturo kiel interligo tiel inter la diversaj tendencoj de la NKL, kiel la sindikato kaj la kooperativo Kristalfarejoj de Mataró. Per la administrado de la estraro de la Loka Federacio kaj la ĉeesto de pli ol 200 lernantoj de malsama deveno, la raciisma lernejo, kiel komuna projekto, favoris la interkomprenon de la partoj.

La lernejo estis la maksimuma ekzemplo pri la kultura kaj eduka respondeco, kiun Peiró volis inspiri al la kooperativismo.

Tial li defendis fajrece la kooperativan utilecon por la subvencio de raciismaj lernejoj, antaŭ la tradicia uzo por tio de la laborismaj societoj kaj sindikatoj. 68 Tiel, pensis Peiró, ne hipotekiĝis ekonomie la sindikatoj, kiuj jam havis sufiĉajn pagendajn kostojn, devenitaj de la specifaj bezonoj de la organizaĵo.

Kaj ankaŭ la lernejo certigis ĝian kontinuecon, ĉar ĝi ne estos koncernita okaze de tempa fermo aŭ eksterleĝigo de ili.

Laŭ Peiró la dependeco de la sindikatoj, ĉiam kun malabundaj ekonomiaj rimedoj, estis la kialo per kiu la raciismaj lernejoj malaperis tiel rapide kiel aperis.

La uzoj de la kooperativismo ne devis limiĝi al tio, ĉar laŭ liaj propraj vortoj: «La ekonomiaj ebloj de la kooperativismo nin permesus krei kaj subteni grandan numeron de lernejojn kaj la fondon kaj vivtenon de Normallernejo de instruistoj, kaj la kreon de grandaj kolektivaj aŭ sociaj bibliotekoj kaj la disvastigon de la parola kaj skribita propagando disvolvita grandskale». 69

Konkludo

Post elmontri la bazojn de la loka, ne sindikata, aktiveco de Peiró ni vidis lian politikan praktikon. Ni observas, unue, reciprokan retroefikon inter praktiko kaj teorio, kondiĉitaj de la observo kaj analizo de la politika, sindikata kaj sociala realaĵo, kiun li plenumas.

La raciisma lernejo aŭ la Centro de Sociaj Studaĵoj estis frukto el antaŭa konscienca pripensado, akompanita de analizo de la ebloj kaj konjunkturaj necesoj (tio estas, de demokratia respublikana reĝimo kaj de disigita procezo en la kerno de la NKL); tamen, en la kooperativisma defendo ŝajnas esti plej granda konsento inter lia teoria pensado kaj la oportunaj necesoj kaj personaj cirkonstancoj, por kiuj li rilatiĝis en la kreo de kooperativo projektita du jaroj antaŭ ol sia alveno al Mataró kaj kvin antaŭ ol sia teoriado pri la valoro de la kooperativismo, kiun li ne verkis ĝis 1925.

Elstaras, aliflanke, la Peiró-a rolo kiel organizanto, tiel en la entreprena sukceso de la kooperativo ekde lia administrado kiel direktoro, kiel en lia kapablo por influi kaj direkti la aspiroj de aro de personoj kiuj, kunvenitaj ĉefe ĉirkaŭ la kooperativo, kaj super partiaj aliĝoj, formis densan reton de familiaj kaj personaj rilatoj, kiuj agis kiel eĥo de liaj aspiroj.

La kooperativo, laŭ loka kadro, agis kiel laboratorio de sociala inĝenierio, el kiu Peiró projektis ĉiutage siajn ideojn, dum Mataró transformiĝis al kadro de ĉi tiu agado, sfero de ekspozicio kaj influo de la rezultantaj kulturaj projektoj.

Akceptita la akcesora funkcio de la kooperativoj en la pli ampleksa strategio de la sindikatismo en la Peirò-a ideologia skemo, jam indikita de la historiisto Pere Gabriel, oni devas substreki, tamen, la oportunan kaj ĉiutagan gravecon de la kooperativismo de loka bazo en la revolucia pedagogio de Peiró, tiel laŭ teknika-profesia kiel kultura-eduka nivelo. Por enprofundiĝi en tio, do, necesis esplori lian aktivecon de loka bazo, preter liaj teoria-doktrinaj tekstoj, ĉar kvankam la ega plimulto el liaj artikoloj kaj broŝuroj temis pri sindikatismo, li dediĉis ankaŭ la ĉiutagan penadon de preskaŭ dudek jaroj de lia vivo al la kreo kaj bontenado de kooperativo kaj de ĝia raciisma lernejo. Tiu tasko povas kaj devas formi parton de la studaĵoj pri lia figuro.


1 ELORZA, Antonio: La anarkiisma utopio sub la hispana Dua Respubliko, Madrido, Ayuso, 1973, pĝ. 351-468; GABRIEL, Pere: Skribaĵoj. 1917-1939, Barcelono, Edicions 62, 1975; GABRIEL , Pere: «Joan Peiró: la revolucia sindikatismo», en Albert BALCELLS (koord.), La kataluna política pensado. Ekde la 18-jarcento ĝis meze 20-jarcento. Barcelono, Edicions 62, 1988, pĝ. 347-356; GABRIEL, Pere k. a., «Joan Peiró. Sindikatismo kaj anarkiismo numtempo de iu historio», Anthropos, 114, 1990; MOSCARDINI, Susanna: «Anarkiismo kaj sindikatistoj: interna konflikto en NKL kaj “Joan Peirò”-a rolo (1927-1936)», Spagna Contemporanea, 15, 1999, pĝ. 7-22; PEIRÓ, José: Juan Peiró. Teoriulo kaj aktivulo de la hispana anarkiismo, Barcelono, Foil, 1978, ktp. Malgraŭ exceptoj kiel: COLOMER, Margarida: Kooperativismo kaj laborista movado. La ekzemplo de la Vitra Kooperativa de Mataró (1920-1944), Barcelono, Patronat Municipal de Cultura de Mataró & Editorial Altafulla, 1986; GABRIEL, Pere k. a.: Memoraĵo de Joan Peiró i Belis. Bildoj de sindikatano, ministro de la Dua Respubliko, Capellades (Anoia), Galerada, 2008.

2 PEIRÓ, Joan: Ideoj pri sindikatismo kaj anarkiismo, Barcelono, Grupo Solidaridad, 1930, pĝ. 31.

3 COLOMER, Margarida: c.v., pĝ. 47-48.

4 «La kunsidoj de la Kongreso», El Vidrio, Badalona, 30/12/1916.

5 Vidu «De la teorio al la praktiko. Praktika okazo de socialigo», La Tierra, 1157, Madrido, 10/09/1934.

6 BELIS PEIRÓ, Germinal, Historio de Kristalfarejoj de Mataró (neeldonita), pĝ. 8. Mi dankas lian konsulton al la aŭtoro.

7 PEIRÓ, Juan: Vojo de la Nacia Konfederació de la Laboro, Grupo Cultura del arte fabril y textil de Mataró, 1925.

8 Kp. Acción Social Obrera, Sant Feliu de Guíxols, 20/08/1927; 27/08/1927; 03/09/1927; 10/09/1927 y 17/09/1927.

9 Persona intervjuo al Maria Àngela kaj Roser Bartrolí, 03/03/2010.

10 Vidu BESNARD, Pierre: La laboristaj sindikatoj kaj la socia revolucio, Barcelono, Tipografía Cosmos, 1931, pĝ. 342; CORNELISSEN, Christian: «Pri la kooperado», Natura, 27, Barcelono, 1/11/1904, pĝ. 46-48; CORNELISSEN, Christian: «Pri la kooperado. Konkludo», Natura, 28, Barcelono, 15/11/1904, pĝ. 56-59.

11 PEIRÓ, Joan: «De la teorio al la praktiko. Praktika okazo de socialigo», La Tierra, 1154, Madrido, 05/09/1934.

12 PEIRÓ, José: Pensado de Juan Peiró, Meksikio, Ediciones CNT, 1959, pĝ. 156.

13 Sl, pĝ. 156.

14 PEIRÓ, Juan: «De la teorio al la praktiko…», La Tierra, 1154, Madrido, 05/09/1934.

15 «Statutoj de Kristalfarejoj de Mataró», 1934, Archivo Histórico de la Cámara de Comercio de Barcelona (poste, AHGCB), Fondo Comisión de Incorporación Industrial y Mercantil (poste, CIIM), nº 2, skatolo 306, dosiero Mataró.

16 PEIRÓ, Juan: Vojo de la…, c.v., pĝ. 192.

17 PEIRÓ, Juan: «La baro de la kooperado», Butlletí de la Unió de Cooperatives de Mataró, 27, Mataró, 06/1933.

18 Pri lia modelo de revolucia socio, vidu ELORZA, c.v., pĝ. 351-468.

19 PEIRÓ, Juan: «De la teorio al la praktiko. Praktika okazo de socialigo», La Tierra, 1157, Madrido, 10/09/1934.

20 Ni ne ekdetalas la variantoj en tiu ĉi skemo ekde 1934 kun la akcepto de federala sociala respubliko; vidu GABRIEL, Pere: «La sociala idearo de Juan Peiró», Anthropos, 114, 1990, pĝ. 29-33.

21 PEIRÓ, José: Penso de Juan Peiró, Meksikio, Ediciones CNT, 1959, pĝ. 77.

22 PEIRÓ, José: sl., pĝ. 57. Kp. Centro de Sociaj Studaĵoj. Statutoj, dosiero 15790, Mataró, 19/05/1932, AHGCB.

23 CUCHILLO. Claudio: «De la vitra gildo kaj la vitristoj», en PLANELL, Leopoldo: Vitro. Historio, tradicio kaj arto, volumo I, Barcelono, Tipográfica Emporium S.A., 1948, pĝ. 252-327.

24 Sl., pĝ. 255. Kp. PEIRÓ, Juan: «De la teorio al la praktiko…», La Tierra, 1157, Madrido, 10/09/1934.

25 Vidu AHGCB, CIIM, nº 2, skatolo 306, dosiero Mataró. Mi dankas la kunlaboradon de Maria Pont, arkiva responsable, kaj Àngels Amiel, dokumentistino, en tiu trovaĵo.

26 PEIRÓ, Joan: «De la teorio al la praktiko…», La Tierra, 1157, Madrido, 10/09/1934.

27 Por pliaj detalles pri la produktado, librotenado, ktp, dum la Respubliko kaj la civila milito, vidu CIIM, nº 2, skatolo 306, dosiero Mataró.

28 PEIRÓ, Josep: «La ekzemplo de Kristalfarejoj de Mataró, laborista kooperativo», Sessió d’Estudis Mataronins, 20, pĝ. 28.

29 Sl., sennumero. Kp. PEIRÓ, Juan: «La fabriko de kristalo…», Sindicalismo, 11, Barcelono, pĝ. 5.

30 Statistikaĵoj kaj aliaj datumoj en FRANCÉS, Andrés, «Vitra industrio», Timón, 3, Barcelono, 1938 pĝ. 129-141.

31 Sl., pĝ. 133.

32 «Kristalfarejoj de Mataró, C.O. Fondaĵo Josep Ros Serra», Ilustración Ibérica, 2, 03/1938.

33 Detalaj datumoj en PEIRÓ, Joan: «De la teorio al la praktiko…», La Tierra, 1170, Madrido, 25/09/1934.

34 PEIRÓ, Juan: «De la teorio al la praktiko…», 1163, 17/09/1934.

35 Vidu AHGCB, CIIM, nº 2, skatolo 306, dosiero Mataró.

36 FRANCÉS, Andrés: «Vitra industrio», Timón. Síntesis de Orientación Político-Social, 3, 09/1938, pĝ. 133; plena listo de la kooperativanaro en: AHGCB, CIIM, nº 2, skatolo 306, dosiero Mataró.

37 Pri la aniĝa maniero, la enspeza reĝimo kaj la partopreno en la kooperativaj profitoj, vidu PEIRÓ, Juan: «De la teorio al la praktiko…», La Tierra, 1172 y 1181, Madrido, 27/09/1934 kaj 16/10/1934, respektive.

38 PEIRÓ, José: Ekzempla vivo (neeldonita biografio, mi dankas ĝian konsulton al Germinal Belis Peiró), pĝ. 97-98; COLOMER, Margarida: «La kooperativo de la vitra forno kaj Juan Peiró», Anthropos, 114, 1990, pĝ. 48.

39 PESTAÑA, Ángel: «Nia devo», Acción Cooperatista, 374, Barcelono, 04/07/1930; antaŭaj kritikoj al la Kooperativismo en PESTAÑA, Ángel: «La demando», Acción Cooperatista, 165, Barcelono, 2/07/1926.

40 Citita en «Ekde Mataró. La heroaĵoj de la brulestingistoj», Solidaridad Obrera, 745, Barcelono, 18/08/1933.

41 CASANOVA, Julián: c.v., pĝ. 88; la historiografian polemikon pri kontraŭstaro inter du generacioj de aktivuloj oni povas legi ankaŭ en VEGA, Eulàlia: Inter revolucio kaj reformo. La NKL ĉe Katalunio (1930-1936), Ilerdo, Pagès Editors, 2004; GABRIEL, Pere: «Konfederaciaj propagandistoj inter la sindikato kaj la anarkiismo. La barcelona konstruo de la NKL en Katalunio, Aragono, Valencilando kaj Balearaj Insuloj», Ayer, 45, pĝ. 105-127; TAVERA, Susanna: «Ribela lernejo. Juneco kaj anarkisindicatismo», en UCELAY-DA CAL, Enric (koord.): La Juneco ĉe Katalunio dum la 20-jarcento: materials por historiaĵo, I, Diputació de Barcelona, 1987, pĝ. 139-151.

42 Detala raporto pri la ribelaj intencoj kaj ĝiaj ĉefroluloj en TAVERA, Susanna kaj UCELAY-DA CAL, Enric: «Revolucio en alia…», c. a.

43 La rolo de Peiró en la kerno de la NKL dum la “Primo de Ribera”-a diktatorado kaj la Dua Respubliko en GABRIEL, Pere (eld.), Skribaĵoj, 1917-1939, Barcelono, Edicions 62, pĝ. 15-27.

44 Detala studaĵo pri tiu proceso en TAVERA, Susanna kaj UCELAY-DA CAL, Enric: «Skafaldo en movado: grafikstrukturo kaj teritorio en la NKL», en OYÓN, José Luis (eld.): NKL-a radikalismo kaj laboristismo en la barcelona ĉirkaŭurbo, 1918-1939, Barcelono, 2004

45 Pri la koincido de celoj por una «sindikatisma respubliko», vidu detala esprimaĵo en TAVERA, Susanna kaj UCELAY-DA CAL, Enric: «Iu revolucio en alia: la ribela logiko en la hispana politiko, 1924-1934», Ayer, 13, 1994, pĝ. 115-146, kaj TAVERA, Susanna: «La historio de la hispana anarkiismo: nova interpretita vojkruciĝo», Ayer, 45, 2002, pĝ. 13-37; kompletigaj rigardoj al tiu ĉi en CASANOVA, Julián: El la strato al fronto. La anarkisindikatismo ĉe Hispanio (1931-1939), Barcelono, Crítica, 1997, pp. 73-131; ELORZA, Antonio: c.v., pĝ. 439-468; VEGA, Eulàlia: c.v.; PANIAGUA, Xavier: La liberecena socio. Agrarismo e industriigo en la hispana anarkiismo (1930-1939), Barcelono, Crítica, 1982; ekde la liberecena vidpunkto: GARCÍA OLIVER, Juan: La eĥo de la paŝoj, Barcelono, Planeta, 2008; BUESO, Adolfo: Memoraĵoj de NKL-ano, II, De la Dua Respubliko ĝis la fino de la civila Milito, Barcelono, 1978; PEIRATS, José: El mia paso tra la vivo: Memoraĵoj (Susanna TAVERA kaj Gerard PEDRET, eld.), Barcelono, Flor del Viento, 2009; numtempa analizo pri la faktoj en BUENACASA, Manuel: La NKL, la «tridekuloj» kaj la IAF, Barcelono, Alfa, 1933.

46 Vidu CASANOVA, Julián: c.v., pĝ. 92; TAVERA, Susanna kaj UCELAYDA CAL, Enric: «Grupoj de afineco, milita disciplino kaj liberecana ĵurnalismo, 1936-1938», Historia Contemporánea, 9, pĝ. 167-190.

47 Vidu VEGA, Eulàlia: Inter revolucio kaj reformo. La NKL ĉe Katalunio (1930-1936), Ilerdo, Pagès Editors, 2004.

48 PEIRÓ, Juan: «Nerevokebla decido», Solidaridad Obrera, Barcelono, 22/09/1931.

49 VEGA, Eulàlia: c.v., pĝ. 294.

50 Sl.

51 NAVARRO, Francisco Javier: Ateneoj kaj anarkiaj grupoj. Vivo kaj kultura aktiveco de la valenciaj anarkiismaj societoj dum la Dua Respubliko, Valencio, Generalitat valenciana Conselleria de Cultura i Educació, 2002.

52 Centro de Sociaj Studajxoj. Statutoj, dosiero 15790, Mataró, 19/05/1932, AHGCB.

53 Vidu Centro de Sociaj Studajxoj de Mataró. Statutoj, dosiero 15790, Mataró, 19/05/1932, AHGCB; kp. José PEIRÓ, c.v., pĝ. 152.

54 Sl.

55 PEIRÓ, José: Penso de Juan Peiró…, pĝ. 146.

56 VEGA, Eulàlia: c.v., pĝ. 125; kp. MANTÉ, Marta: Mataró dum la jaroj…, Mataró, Iluro, 1995, pĝ. 141.

57 Ĉeesto de kooperativuloj en aliaj kunvenoj dokumentita en la Societo Amikoj de la Teatro prezidita de Mascarell; la Societo Popola Ateneo, k.t.p. Vidu Diversa Dokumentaro, en AHGCB.

58 COLOMER, Margarida, «La kooperativo de la forno…», Anthropos, 114, 1990, pĝ. 47.

59 AHGCB, CIIM, nº 2, skatolo 306, dosiero Mataró.

60 «Raporto Kristalfarejxoj de Mataró», fondo delegación local de la FET de las JONS, 1939, AHGCB.

61 «Akto de la raciisma lernejo omaĝe al Ferrer i Guardia», Butlletí de Societat Ateneu Popular de Mataró, 16, Mataró, 01/1933.

62 GARCÍA, Víctor: «Miguel Campuzano», CENIT, 173, París, 03/12/1966, pĝ. 4839-4842.

63 Vidu Bulteno de la Societo Popola Ateneo, 13, 14, 16, 17, 10/1932-03/1933; kp. FERRER i GUÀRDIA, Francisco: La moderna lernejo, Júcar, 1976.

64 GABRIEL, Pere k. a., c.v., pĝ. 114.

65 PEIRÓ, Juan: «La kolektiva kristala fabriko de Mataró», Sindicalismo, 11, Barcelono, 28/04/1933, pĝ. 4.

66 PEIRÓ, Juan: sl., pĝ. 4.

67 Kp. COLOMER, Margarida: c.v., pĝ. 66.

68 PEIRÓ, José: Penso de Juan Peiró…, pĝ. 177.

69 PEIRÓ, Juan: « Ĉefartikolo», Acción Social Obrera, 485, Sant Feliu de Guíxols, 17/09/1927, citita en MOSCARDINI, c.v., 1999, pĝ. 121-122.

Related Link: http://www.raco.cat/index.php/Cercles/article/viewFile/211451/281641

This page has not been translated into Esperanto yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]