user preferences

Platformo de organizo de la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiisto

category international | anarchist movement | feature author Thursday September 13, 2012 18:48author by Grupo Dielo Truda Report this post to the editors

featured image
Piotr Archinov

Traduko fare de Jesús González de la propono de la Grupo Dielo Truda pri tutanarkiista organizaĵo

Signifoplene, malgraŭ la forto kaj la nedubeble pozitiva karaktero de la liberecanaj ideoj, la pureco kaj honesteco de la anarkiismaj pozicioj antaŭ la socia revolucio kaj, laste, la heroeco kaj sennombraj sinoferoj alportitaj de la anarkiistoj dum la lukto por la liberecana komunismo, la anarkiista movado kontinuas malforte, kaj preskaŭ ĉiam aperis en la historio de la luktoj de la laborista klaso kiel malgranda okazintaĵo, kiel epizodo kaj ne kiel grava faktoro.

Ĉi tiu kontraŭdiro inter la pozitiva kaj malnegebla fundamento de la liberecanaj ideoj kaj la mizera stato, en kiu vegetas la anarkiista movado, trovas lian klarigadon je aro de kialoj, inter kiuj la plej grava estas la foresto de principoj kaj organizemaj praktikoj en la anarkiista mondo. Ĉiulande, la anarkiista movado estas reprezentata de kelkaj lokaj organizaĵoj, kiuj defendas kontraŭdirajn teorion kaj taktikon sen estonteccelaj kaj daŭriĝemaj perspektivoj en la aktivula agado, kiuj malaperas ofte sen lasi la plej malgrandan spuron


Platformo de organizo de la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiisto


Enkonduko

Signifoplene, malgraŭ la forto kaj la nedubeble pozitiva karaktero de la liberecanaj ideoj, la pureco kaj honesteco de la anarkiismaj pozicioj antaŭ la socia revolucio kaj, laste, la heroeco kaj sennombraj sinoferoj alportitaj de la anarkiistoj dum la lukto por la liberecana komunismo, la anarkiista movado kontinuas malforte, kaj preskaŭ ĉiam aperis en la historio de la luktoj de la laborista klaso kiel malgranda okazintaĵo, kiel epizodo kaj ne kiel grava faktoro.

Ĉi tiu kontraŭdiro inter la pozitiva kaj malnegebla fundamento de la liberecanaj ideoj kaj la mizera stato, en kiu vegetas la anarkiista movado, trovas lian klarigadon je aro de kialoj, inter kiuj la plej grava estas la foresto de principoj kaj organizemaj praktikoj en la anarkiista mondo. Ĉiulande, la anarkiista movado estas reprezentata de kelkaj lokaj organizaĵoj, kiuj defendas kontraŭdirajn teorion kaj taktikon sen estonteccelaj kaj daŭriĝemaj perspektivoj en la aktivula agado, kiuj malaperas ofte sen lasi la plej malgrandan spuron.

Tia stato de la revolucia anarkiismo, se tute ni analizas ĝin, ne povas karakteriziĝi krom kiel “ĝenerala longdaŭra senorganizado”.

Kiel la flava febro, ĉi tiu malsano de la senorganizado eniĝas en la organismon de la anarkiista movado kaj batas ĝin ekde antaŭ jardekoj.

Estas nedubeble, ke ĉi tiu senorganizado havas ĝian originon en kelkaj difektoj de teoria ordo, speciale en la malvera interpreto pri la anarkiisma individuisma principo. Ĉi tiun principon oni konfuzis tro ofte kun la foresto de respondeco. La ŝatantoj aserti sian “mion” nur por sia persona ĝuo obstine koncentriĝas pri la ĥaosa stato de la anarkiista movado kaj priparolas, por defendi ĝin, la neŝanĝeblajn principojn de la anarkiismo kaj ties majstroj.

Sed la neŝanĝeblaj principoj kaj la majstroj pruvas ĝuste la malon. La disigo estas la ruino. La forta unuiĝo estas la motoro de la vivo kaj la disvolviĝo. Ĉi tiu leĝo de la socia lukto aplikiĝas tiel al la klasoj, kiel al la partioj.

La anarkiismo ne estas belega fantazio, nek filozofia abstrakta ideo; ĝi estas laboristamasa socia movado. Tial oni devas kunigi la fortojn en ĝenerala organizaĵo je konstanta agado, kiel postulas la realo kaj la strategio de la klaslukto.

“Ni estas konvinkataj, diras Kropotkin, ke la formado de anarkiista partio ĉe Rusio ne estas malutila por la komuna revolucia verko, kontraŭe, estas dezirebla kaj utila al la maksimumo” (antaŭparolo al La Komunumo de Parizo de Bakunin, eldonaĵo je 1892).

Bakunin neniam kontraŭstaris la ideon pri ĝenerala anarkiista organizaĵo. Kontraŭe, liaj aspiroj rilate al la organizo tiel, kiel lia agado en la Unua Internacio, permesas vidi lin ĝuste kiel aktivan favorulon de tia organizo.

Ĝenerale ĉiuj anarkiistaj agemaj aktivuloj batalis kontraŭ ĉiu izolita agado kaj pensis pri anarkiista movado konsistigita de la unuiĝo de celoj kaj rimedoj.

La neceso de ĝenerala organizaĵo sentigis sin multege dum la rusa Revolucio je 1917. Tiam la liberecana movado montris la plej altan nivelon de dismembriĝo kaj konfuzo. La foresto de ĝenerala organizaĵo igis, ke multaj anarkiistaj agemaj aktivuloj aliris al la bolŝevismaj vicoj. Tial multaj aktivuloj restas nuntempe en pasiveca stato, neebligante ĉiun aplikadon de ofte liaj tre gravaj fortoj.

Ni havas esencan neceson de organizaĵo, kiu, inkludante la plimulton de la partoprenantoj en la anarkiisma movado, starigu taktikan kaj politikan ĝeneralan planon, kiuj taŭgu kiel gvidilo al la tuta movado.

Estas momento, por ke la anarkiismo eliru el la senorganizada marasmo, finu la senfinajn hezitojn antaŭ la pli gravaj aferoj teoriaj kaj taktikaj kaj alvenu decide al la vojo de klare pensitaj celoj, plenumante organizitan kolektivan praktikon. Tamen, ne sufiĉas konstati la esencan neceson de tiu organizaĵo; necesas, krome, ellabori la metodon por ĝia kreo.

Ni konsideras teorie kaj praktike netaŭga la ideon starigi organizaĵon laŭ la modelo de la “sintezo”, tio estas, kunigante la reprezentantojn de la malsamaj tendencoj de la anarkiismo. Tia organizaĵo, kiu konsistigas teorie kaj praktike heterogenaj elementojn, estos nenio krom meĥanika kunigo el uloj, kiuj komprenas malsame ĉiujn aferojn de la anarkiista movado, kiu certe disiĝus al la unua ŝanco.

La anarkisindikatisma metodo ne solvas la problemon de la organizo de la anarkiismo, ĉar ĝi ne prioritatigas tiun problemon, nur interesiĝante pri ĝia penetrado kaj enfortigo en la laboristaj medioj.

Tamen oni ne povas fari multe en tiu medio, se ne ekzistas ĝenerala anarkiisma organizaĵo.

La sola metodo, kiu solvas la problemon de la ĝenerala organizaĵo estas, laŭ nia opinio, arigi la anarkiistajn agemajn aktivulojn sur la bazo de precizaj -teoriaj, taktikaj kaj organizemaj- pozicioj, tio estas, sur la bazo de homogena programo.

La ellaborado de tiu programo estas unu el la ĉefaj taskoj, kiujn postulas al la anarkiistoj la lastjare socia lukto. Al tio dediĉas bonan parton el siaj penadoj la grupo de rusaj anarkiistoj.

La Platformo de Organizaĵo ĉi tie publikigita reprezentas la grandajn skizojn, la strukturon de la programo. Ĝi devos utili, kiel unua paŝo, al la unuiĝo de liberecanaj fortoj en sola revolucia agema kolektivo, kapabla agadi: la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj.

Ni ne faras al ni iluziojn. Sendube la Platformo havas, kiel ajna nova procezo, ian gravecon. Eble oni neglektis kelkajn esencajn sintenojn aŭ aliaj estas nesufiĉe traktitaj, aŭ, kontraŭe, aliaj estas troe detalaj aŭ ripetitaj. Ĉio tio povas okazi. Sed tio ne estas tio plej grava. Tio, kio gravas, estas starigi la fundamentojn de ĝenerala organizaĵo, kaj tio estas la celo atingita, laŭ la necesa nivelo, de la Platformo.

Estas funkcio de la tuta kolektivo -la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj- pligrandigi, enprofundigi kaj poste realigi definitivan programon por la tuta anarkiisma movado.

Ni ankaŭ antaŭvidas, ke multaj reprezentantoj de la tiel nomata individuismo kaj la ĥaosa anarkiismo, nin atakos rabie, kaj ili akuzos nin ofendi la anarkiismajn principojn. Tamen, ni scias, ke la individuismaj kaj ĥaosaj elementoj inkluzivigas, sub la epigrafo “liberecanaj principoj”, la “mi fajfas pri tio”-n, la malzorgon kaj foreston de ĉiu respondeco, tio, kio kaŭzis preskaŭ nekuraceblajn vundojn al nia movado, kontraŭ kiuj ni luktas kun ĉiuj niaj fortoj kaj pasio. Pro tio ni povas ignori tute trankvilaj la atakojn devenantajn de tiu sektoro.

Ni bazas niajn esperojn sur aliaj aktivuloj: en kiuj, fidelaj al la anarkiismo, vivis kaj suferis la tragedion de la anarkiista movado, dolore serĉante eliron.

Kaj ni ankaŭ bazas niajn esperojn sur la liberecana junularo, kiu naskiĝinta sub la influo de la Rusa Revolucio kaj koncentrita ekde la komenco pri la rondo de la konkretaj realaĵoj, postulos la plenumon de la organizemaj kaj konstruigaj principoj de la anarkiismo.

Ni invitas ĉiujn rusajn anarkiismajn organizaĵojn disigitaj tra la diversaj mondlandoj tiel, kiel la izolitajn aktivulojn, kuniĝi en sola revolucia kolektivo sur la bazo de komuna platformo de organizaĵo.

Taŭgu la Platformo kiel revolucia devizo kaj renkontpunkto por ĉiuj aktivuloj de la rusa anarkiisma movado!

Povu ĝi starigi la fundamentojn de la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj!

Vivu la socia revolucio de la mondlaboristoj!


Parizo, la 20-an de junio je 1926

Grupo Dielo Truda


Ĝenerala parto

1. La klaslukto, ĝia rolo kaj ĝia senco

Ne estas ununura homaro. Estas homaro de klasoj: sklavoj kaj mastroj.

Samkiel tiuj, kiuj antaŭis ĝin, la kapitalisma kaj burĝa socio de nia tempo ne estas unu. Ĝi estas dividita en du tre malsamaj kampoj, kiuj socie diferenciĝas pro ĝia situacio kaj funkcio: la laboristaro (en la propra senco de la vorto) kaj la burĝaro.

La fatalo de la laboristaro estas, antaŭ jarcentojn, kunporti la pezon de peniga fizika laboro, kies fruktojn ne ricevas ĝi sed privilegiita klaso, kiu posedas la proprecon, la aŭtoritaton kaj la produktojn el la kulturo (scienco, instruado, ktp.): la burĝaro. La socia servuto kaj la ekspluatado de la laboristamasoj konsistigas la bazon, sur kiu stariĝas la moderna socio, sen kiu ĉi tiu ne povus ekzisti.

Ĉi tiu fakto produktas jarcentan klaslukton, kiu akiras kelkfoje perfortan, alifoje sensentan kaj malrapidan karakteron, sed ĉiam direktita al la transformo de la nuntempa socio en socio, respondanta la necesojn kaj justecan koncepton de la laboristoj.

La tuta homa historio reprezentas en la socialaj aferoj seninterrompan ĉenon el luktoj de la laboristamasoj por ĝiaj rajtoj, ĝia libereco kaj pli bona vivo. Ĉi tiu klaslukto ĉiam estis la ĉefa determina faktoro de la formo kaj strukturo de la socioj.

La sociala kaj politika landreĝimo estas antaŭ ĉio produkto de la klaslukto. La strukturo de ajna socio al ni montras la staton, en kiu haltis kaj troviĝas la klaslukto. La plej malgranda ŝanĝo en la klasbatala disvolviĝo, en la reciproka situacio de la luktantaj klasfortoj senĉese kaŭzas modifojn en la aranĝoj kaj strukturoj de la socio.

Tiu estas la ĝenerala kaj universala amplekso, kaj la senco de la klaslukto en la vivo de la klassocioj.

2. La neceso de perforta socia revolucio

La principo de servuto kaj ekspluatado de la amasoj per la perforto estas la bazo de la moderna socio. Ĉiuj manifestadoj de ĝia ekzistado -la ekonomio, politiko, sociaj rilatoj- baziĝas sur la klasperforto, kies organoj estas la aŭtoritato, la polico, la armeo, la tribunaloj. Ĉio en ĉi tiu socio -ĉiu izolita entrepreno same kiel la tuta ŝtata sistemo- estas nenio krom la bastiono de la kapitalismo, kiu senĉese prigardas la laboristojn kaj ĉiam havas preparataj la fortojn destinataj subpremi ĉiun laboristmovadon, kiu povas minaci la fundamentojn aŭ la trankvilecon de la numtempa socio.

Samtempe, la sistemo de ĉi tiu socio intence subtenas la laboristamasojn sub stato de malklereco kaj mensa paralizo: ĝi malebligas per la forto la altiĝon de ĝia morala kaj intelekta nivelo por pravigi sin pli facile.

La progresoj de la moderna socio, la teknika evoluado de la kapitalo kaj la perfektiĝo de ĝia politika sistemo fortigas la povon de la regantaj klasoj kaj plimalfaciligas la lukton kontraŭ ili, prokrastigante la decidan momenton de la emancipiĝo de la laboro.

La analizo de la moderna socio konkludigas nin, ke nur ekzistas la vojo de la perforta socia revolucio por aliigi la kapitalisman socion al socio el liberaj laboristoj.

3. La anarkiismo kaj la liberecana komunismo

La klaslukto, kreita de la sklaveco de la laboristoj kaj ties aspiroj al la libero, naskis en la medioj de la subprematuloj la anarkiisman ideon: la ideon de la tuta negado de la socia sistemo bazita sur la principoj de klasoj kaj ŝtato, kaj ĝia anstataŭigo per libera kaj senŝtata socio administrata de la laboristoj mem.

La anarkiismo ne naskiĝis, do, per abstraktaj pripensadoj el saĝulo aŭ filozofo, sed el la rekta lukto de la laboristoj kontraŭ la kapitalo, el la necesoj de ĉi tiuj, el liaj aspiroj de libereco kaj egaleco, aspiroj, kiuj estas speciale intensaj dum la plej bonaj heroaj epokoj de la vivo kaj lukto de la laboristamasoj.

La eminentaj pensuloj de la anarkiismo, Bakunin, Kropotkin kaj aliaj, ne kreis la ideon de la anarkiismo sed, trovante ĝin en la amasoj, ili simple helpis, kun la forto de sia penso kaj de siaj konoj, precizigi kaj diskonigi ĝin.

La anarkiismo ne estas rezultato el personaj verkoj nek afero de individuaj serĉoj. Same, la anarkiismo tute ne estas produkto de humanaj aspiroj. La homaro “unu” ne ekzistas. Ĉiu provo fari de la anarkiismo atributon de la tuta homaro tiel, kiel ĝi ekzistas nuntempe, atribui ĝin ĝenerale humana karaktero, estus historia kaj socia mensogo, kiu finus senrimede je la pravigo de la nuntempa ordo kaj nova ekspluatado.

La anarkiismo estas ĝenerale humana nur en la senco, ke la idealoj de la laboristamasoj inklinas fari sana la vivon de ĉiuj homoj kaj, ke la sorto de la nuntempa aŭ estonta homaro estas ligata al tiu de la subpremita laboro. Se la laboristamasoj triumfas, la tuta homaro renaskiĝos. Se ili ne venkas, la perforto, la ekspluatado, la sklaveco kaj la subpremado reĝos kiel antaŭe sur la mondo…

La naskiĝo, disvolviĝo kaj realigo de la anarkiistaj idealoj havas ĝiajn radikojn en la vivo kaj lukto de la laboristamasoj kaj ili estas nedisigeble ligitaj al la sorto de ĉi tiuj lastaj.

La anarkiismo aspiras transformi la burĝan kaj kapitalistan nuntempan socion al socio, kiu certigas al la laboristoj la produkton de ilia laboro, la liberecon, la sendependecon, la socian kaj politikan egalecon. Ĉi tiu alia socio estos tiu de la liberecana komunismo. En ĝi, trovas sian plenecon la socia solidareco kaj la libera individueco, kaj la disvolviĝo de ĉi tiuj laŭ perfekta harmonio.

La liberecana komunismo konsideras, ke la sola kreinto de la sociaj valoroj estas la fizika kaj intelekta laboro kaj konsekvence nur la laboro povas regadi la ekonomian kaj socian vivon. Tial ĝi neniel pravigas eĉ akceptas la ekziston de la nelaboristaj klasoj.

Dum ĉi tiuj klasoj transvivas samtempe ol la liberecana komunismo, ĉi tiu ne rekonos devigojn rilate al ili. Ĝis la nelaboristaj klasoj ne iĝos produktemaj kaj volos vivi en la komunisma socio per la samaj kondiĉoj ol la ceteraj, ili ne havos similan lokon al la ceteraj, tio estas, al la liberaj socianoj, kiuj ĝuas la samajn rajtojn kaj havas la samajn devigojn.

La liberecana komunismo aspiras al la forigo de ĉiu ekspluatado kaj ĉiu perforto, tiel kontraŭ la individuo, kiel kontraŭ la amasoj. Tiucele ĝi starigas ekonomian kaj socian bazon, kiu harmonie unuigas la tutan ekonomian kaj socian landvivon, certigas al la individuo egalan situacion kiel al la ceteraj kaj alportas al ĉiu la maksimuman bonstaton. Ĉi tiu bazo estas la komunigo, sub la formo de la socialigo, de ĉiuj rimedoj kaj instrumentoj de produktado (industrio, transportoj, tero, krudaj materioj, ktp) kaj la starigado de ekonomiaj institucioj sur la principo de la egaleco kaj la memadministrado de la laboristaj klasoj.

Sur la limoj de ĉi tiu socio memadministrita de la laboristoj, la liberecana komunismo starigas la egalecan principon de la valoro kaj rajtoj de la individuo (ne de la individuismo “ĝenerale”, nek de la “mistika individuismo” aŭ de la koncepto de individuismo, sed de la konkreta individuo).

El ĉi tiu egaleca principo tiel, kiel el tiu, laŭ kiu la valoro de la laboro realigita de ĉiu individuo ne povas esti mezurita, oni deduktas la ekonomian, socian kaj juran principon fundamentan de la liberecana komunismo: “El ĉiu laŭ liaj ebloj, al ĉiu laŭ liaj necesoj”.

4. La negado de la demokratio

La demokratio estas unu el la formoj de la kapitalisma kaj burĝa socio. La bazo de la demokratio estas la subtenado de la du kontraŭaj klasoj de la moderna socio: tiu de la laboro kaj tiu de la kapitalo, kaj ĝia kunlaborado en la principo de la privata kapitalisma proprieto. La esprimo de ĉi tiu kunlaborado estas la parlamento kaj la reprezenta nacia registaro.

Formale, la demokratio proklamas la liberecon de parolo, gazetaro kaj asociigo tiel, kiel la egaleco de ĉiuj antaŭ la leĝo. Fakte, ĉiuj tiuj liberecoj havas tre relativan karakteron: oni toleras ilin dum ili ne tuŝas la interesojn de la reganta klaso, la burĝaro.

La demokratio tenas netuŝite la principon de la privata kapitalisma proprieto. Tial ĝi permesas al la burĝaro la rajton havi en siaj manoj la tutan ekonomion de la lando, la tutan gazetaron, la instruadon, la sciencon, la arton, kio al ĝi igas absolutan mastron de la tuta lando. Havante la monopolon de la ekonomia vivo, ĝi povas starigi sian senliman povon ankaŭ en la politika tereno. Efektive, la reprezenta registaro kaj la parlamento ne estas pli ol plenumaj organoj de la burĝaro je la demokratioj.

Sekve, la demokratio estas nur unu el la aspektoj de la burĝa diktatorado, kaŝita sub trompantaj formuloj de politikaj liberecoj kaj fikciaj demokratiaj garantioj.

5. La negado de la aŭtoritato

La ideologoj de la burĝaro difinas la ŝtaton kiel la reguligan organon de la kompleksaj civilaj, sociaj kaj politikaj rilatoj inter la homoj ene de la moderna socio, protektanta la ordon kaj la leĝojn de ĉi tiu. La anarkiistoj konsentas pri tiu difino, sed ili kompletigas ĝin asertante, ke per tiu ordo kaj tiuj leĝoj produktiĝas la dominado de la granda plimulto de la popolo fare de apenaŭa minoritato kaj ke por tio ĝuste utilas la ŝtato.

La ŝtato samtempe estas la burĝara organizita perforto kontraŭ la laboristoj kaj la sistemo de siaj plenumaj organoj. La maldekstraj socialistoj kaj aparte la bolŝevistoj ankaŭ konsideras kapitalservantoj la aŭtoritaton kaj la burĝan ŝtaton. Sed ili kredas, ke la aŭtoritato kaj la ŝtato povas iĝi, en manoj de la socialismaj partioj, potenca ilo dum la lukto por la laboristara emancipiĝo. Tial ili favoras la socialisman aŭtoritaton kaj laboristan ŝtaton. Iuj volas la konkeron de la povo per pacaj, parlamentaj rimedoj, (socialdemokratuloj); la aliaj per la revolucia vojo (bolŝevistoj, la maldekstraj revoluciaj socialistoj).

La anarkiismo konsideras profunde eraraj, abomenaj tiujn du tezojn por la verko de la laboremancipiĝo.

La aŭtoritato estas ĉiam ligita al la ekspluatado kaj la submetado de la popolamasoj. Ĝi naskiĝas el tiu ekspluatado: la aŭtoritato sen perforto kaj ekspluatado perdas sian porekzistan kialon.

La ŝtato kaj la aŭtoritato elprenas el la amasoj ilian iniciaton, mortigas la kreeman spiriton, kultivas sur ili la servilan psikologion de la submetiĝo, de la atendado, de la espero supreniri la sociaj ŝtupoj, de la blinda fido, de la iluzio kundividi la aŭtoritaton. La emancipiĝo de la laboristoj nur eblas dum la proceso de la rekta revolucia lukto de la laboristamasoj kaj ties klasorganizoj kontraŭ la kapitalisma sistemo.

La konkero de la povo por la socialdemokrataj partioj, per la parlamentaj rimedoj, en la kondiĉoj de la nuntempa ordo, ne antaŭenirigos eĉ per unu sola paŝo la emancipiĝon de la laboro, pro la simpla kialo, ke la reala povo kontinuos en manoj de la burĝuloj, kiuj regos la tutlandan ekonomion kaj politikon. La rolo de la socialisma aŭtoritato reduktiĝos tiuokaze al la reformoj, al la plibonigo de tiu burĝa reĝimo mem (ekzemploj: Mac Donald , la socialdemokrataj partioj de Germanio, Svedio kaj Belgio alvenintaj al la povo en la kapitalisma socio).

La preno de la povo kun la helpo de socia ŝanĝo kaj la organizo de “laborista ŝtato” ne povas jam utili al la kaŭzo de la aŭtentika emancipiĝo de la laboro. La ŝtato, kreita unue por la defendo de la revolucio, finfinas, koruptita de la necesoj kaj de siaj propraj ecoj, aliiĝante la celo de privilegiitaj specifaj kastoj, sur kiuj ĝi apogas sin: ĝi submetas perforte la amasojn al la necesoj de tiuj privilegiitaj kastoj kaj al la siaj, restarigante tiel la fundamenton de la aŭtoritato kaj la kapitalisma ŝtato: la kutimajn submetadon kaj ekspluatadon de la amasoj per la perforto.

6. La rolo de la amasoj kaj la anarkiistoj en la sociaj lukto kaj revolucio

La ĉefaj fortoj de la revolucio estas la laborista klaso de la urboj, la kamparanamasoj kaj parto de la laborista intelektularo .

La anarkiisma koncepto de la amasrolo en la socia revolucio kaj la konstruo de la socialismo diferencas de tiu de la porŝtataj partioj. Dum la bolŝevismo kaj la similantaj tendencoj konsideras, ke la laboristamaso nur posedas detruantajn revoluciajn instinktojn kaj estas nekapabla por kreanta kaj konstruanta revolucia agado -ĉefa kialo, pro kiu ĉi tiu devas koncentriĝi en la manoj de la homoj konsistigantaj la registaron de la ŝtato aŭ la Centra Komitato de la Partio- la anarkiistoj pensas, ke la laboristamaso kontraŭe havas egajn eblojn por kreado kaj konstruado kaj aspiras neniigi la obstaklojn, kiuj malebligas ĝian disvolviĝon.

La anarkiistoj konsideras ĝuste la ŝtaton kiel ĉefan obstaklon, kiu uzurpas ĉiujn amasrajtojn malebligante al ili ĉiujn funkciojn de la ekonomia kaj socia vivo. La ŝtato devas perei, ne estonte sed tuje.

Ĝi devas esti detruita de la laboristoj je la unua tago de ilia venko, kaj ne devas restariĝi neniel. Ĝi estas anstataŭota de federaciisma sistemo el la organizaĵoj de produktado kaj konsumado de la federacie unuiĝintaj kaj memadministrataj laboristoj. Ĉi tiu sistemo ekskludas tiel la organizon de la aŭtoritato, kiel la diktatorecon de partio.

La rusa Revolucio je 1917 montras ĝuste tiun orientiĝon de la proceso de socia emancipiĝo per la kreo de sistemo de sovetoj el laboristoj kaj kamparanoj kaj fabrikaj komitatoj. Ĝia bedaŭrinda eraro estis ne likvidi siatempe la organizon de la Ŝtata Povo farita de la provizora registaro unue kaj la bolŝevista povo poste. La bolŝevistoj, profitante la fidon de laboristoj kaj kamparanoj, reorganizis la burĝan ŝtaton laŭ la cirkonstancoj de la momento kaj forigis, helpataj de la ŝtato, la kreantan amasagadon, detruante la liberan reĝimon el la sovetoj kaj fabrikaj komitatoj, kiuj estis reprezentintaj la unuajn paŝojn al la konstruo de senŝtata, socialisma socio.

La anarkiistan agadon oni povas dividi en du periodoj: antaŭ kaj dum la Revolucio. Dum unu kaj alia, povis la anarkiistoj plenumi sian taskon nur kiel organizitan forton, kun klara koncepto de la celoj de sia lukto kaj de la vojoj por la realigo de tiuj celoj.

La ĉefa tasko de la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj, dum revoluciaj periodoj, devas esti prepari la laboristojn kaj kamparanojn por la socia revolucio.

Neante la formalan demokration (burĝan) kaj la ŝtatan aŭtoritaton kaj proklamante la tutan emancipiĝon de la laboro, la anarkiismo intensigas maksimume la striktajn principojn de la klaslukto: ĝi vekas kaj disvolvas la amasan klaskonsciencon kaj la revolucian klasnecedemon. Estas ĝuste en la senco de la klasnecedemo, la kontraŭdemokratismo, la kontraŭŝtatismo, la komunismaj anarkiismaj idealoj, kiel oni devas fari la amasedukadon. Sed la sola edukado ne sufiĉas. Ankaŭ necesas iu anarkiista amasorganizaĵo. Por atingi ĝin oni devas agi je du manieroj: unue, la elekto kaj unuiĝo de la revoluciaj fortoj laboristaj kaj kamparanaj sur liberecana komunisma teoria bazo; alie, sence reagrupigi laboristojn kaj kamparanojn sur ekonomia bazo de produktado kaj konsumado (produktadaj organizaĵoj el revoluciaj laboristoj kaj kamparanoj, laboristaj kaj kamparanaj kooperativoj liberaj, ktp.).

La laborista kaj kamparana klaso, organizita sur la bazo de la produktado kaj konsumado kaj trapenetrita de la revoluciaj anarkiismaj ideoj, estos la unua apogpunkto de la socia revolucio. Ju pli konsciaj kaj organizitaj fariĝas tiuj medioj al la anarkiisma maniero, des pli granda volo de liberecanaj necedemo kaj kreado manifestos dum la momento de la revolucio.

Koncerne al la laboristklaso ĉe Rusio, estas certe, ke post ok jaroj de bolŝevisma diktatorado oni pruvas la veran naturon de la povo, kiu subpremas la naturajn necesojn de la amasoj kaj ties liberan agadon. La organizitaj anarkiistaj aktivuloj tuj devas aliri, kun ĉiuj siaj fortoj, al la renkonto de tiuj necesoj kaj ebloj, kun la celo ne permesi, ke ili degeneru en reformismo (menĉevismo). Kun la sama urĝaĵo, devos la anarkiistoj dediĉi sin organizi la malriĉan kampanaron, subpremitan de la povo de la ŝtato, serĉante eliron, kiu entenas tiujn egajn revoluciajn eblojn.

La rolo de la anarkiistoj dum la revolucia periodo ne povas limiĝi al la sola propagando de devizoj kaj liberecanaj ideoj.

Pli ol ajna alia koncepto, la anarkiismo devas esti la gvidanta koncepto de la socia revolucio, ĉar nur ekde la anarkiisma teoria bazo povos la socia revolucio alkonduki al la tuta emancipiĝo de la laboro.

La gvidanta pozicio de la anarkiismaj ideoj en la revolucio indikas anarkiisman orientiĝon de la okazaĵoj. Tamen oni ne devas konfuzi tiun teorian movan forton kun la politika regado de la ŝtataj partioj, kiu alkondukas fine al la ŝtata povo.

La anarkiismo aspiras nek la konkeron de la politikan povon nek la diktatoradon. Ĝia ĉefa aspiro estas helpi la amasojn sekvi la aŭtentikan vojon de la socia revolucio kaj la socialisma konstruo. Sed ne sufiĉas, ke la amasoj sekvas la vojon de la socia revolucio. Necesas, krome, teni tiun revolucian orientiĝon kaj tiujn celojn: la forigo de la kapitalisma socio nome de la liberaj laboristoj. Kiel al ni pruvis la spertaĵo de la rusa Revolucio je 1917, ĉi tiu lasta tasko estas malfacila ĉefe pro la multnombraj partioj, kiuj klopodas orienti la movadon al kontraŭa direkto al la socia revolucio.

Kvankam la amasoj esprimas anarkiismajn tendencojn kaj devizojn en la sociaj movadoj, ili estas disigitaj kaj malorganizitaj, tial ili ne povas disvolvi la movan forton de la liberecanaj ideoj, kiu necesas por konservi la anarkiismajn orientiĝon kaj celojn dum la socia revolucio. Tiu teoria mova forto nur povas esprimi sin per kolektivo speciale kreita de la amasoj por tiu celo. La organizitaj anarkiistaj elementoj konsistigas ĝuste tiun kolektivon.

La teoriaj kaj praktikaj devoj de tiu kolektivo estas tre gravaj en la momento de la revolucio. Ĝi devos manifesti siajn iniciatojn kaj disvolvi partoprenon en ĉiuj kampoj de la socia revolucio: tiu de la ĝeneralaj orientiĝo kaj karaktero de la revolucio, tiu de la pozitivaj taskoj de la revolucio en la nova produktado, tiu de la intercivitana milito kaj la defendo de la revolucio, la konsumo, la agrara afero, ktp.

Pri ĉiuj tiuj aferoj, kaj pri multaj aliaj, la amaso postulas al la anarkiistoj klaran kaj precizan respondon. Kaj en la momento kiam ĉi tiuj defendas koncepton de la revolucio kaj de la socia strukturo, ili estas devigitaj klare respondi al ĉiuj demandoj, ligi la solvon al la problemoj kun la ĝenerala koncepto de la liberecana komunismo kaj dediĉi ĉiujn iliajn fortojn por ties efika realigo.

Nur tiuokaze, la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj kaj la anarkiisma movado certigas sian movan teorian funkcion en la socia revolucio.

7. La transira periodo

La socialismaj politikaj partioj komprenas kiel “transiran periodon” determinitan fazon dum la vivo de popolo, kies karakterizaĵoj estas: la rompo kun la malnova ordo de la aferoj kaj la starigado de nova ekonomia kaj politika sistemo, kiu tamen ne reprezentas ankoraŭ la tutan emancipiĝon de la laboristoj.

Ĉi-sence, ĉiuj minimumaj programoj de la socialismaj politikaj partioj, ekzemple la demokratia programo de la socialistoj-oportunistaj aŭ la programo de la “diktatorado de la laboristaro” de la komunistoj, estas programoj de la transira periodo.

La fundamenta karakterizaĵo de tiuj minimumaj programoj estas, ke ĉiuj ili konsideras momente neebla la tutan realigon de la idealoj de la laboristoj, ties sendependecon, ties liberecon, ties egalecon kaj, konsekvence, la programoj konservas tutan serion de institucioj de la kapitalisma sistemo: la principo de la ŝtata subpremado, la privata proprieto de la rimedoj kaj instrumentoj de produktado, la salajro, kaj multaj aliaj, laŭ la celoj aluditaj de tia aŭ tia ĉi programo de unu aŭ alia partio.

La anarkiistoj ĉiam estis malamikoj ekde la komenco de similaj programoj konsiderante, ke la konstruo de transiraj sistemoj, kiuj tenas la principojn de ekspluatado kaj subpremado sur la amasoj, portas neeviteble novan disvolviĝon de la sklaveco.

Anstataŭ starigi la minimumajn politikajn programojn, la anarkiistoj ĉiam defendis la ideon de la tuja socia revolucio, kiu senigas la kapitalisman klason de ĝiaj ekonomiaj kaj politikaj privilegioj, kaj redonas la rimedojn kaj instrumentoj de produktado tiel, kiel ĉiujn funkciojn de la ekonomia kaj socia vivo, al la manoj de la laboristoj.

Ĉi tiun pozicion daŭre subtenas hodiaŭ la anarkiistoj. La ideo pri transira periodo, laŭ kiu la socia revolucio devas alkonduki ne al la komunisma socio sed al ajna sistemo, konservante la elementojn kaj restojn de la kapitalisma sistemo, estas kontraŭsociala je ĝia esenco. Ĝi minacas plifortigi kaj disvolvi tiujn elementojn ĝis ĝiaj antaŭaj dimensioj kaj malprogresigi la okazaĵojn.

Klara ekzemplo estas la reĝimo de la “laboristara diktatorado”, starigita de la bolŝevistoj ĉe Rusio.

Laŭ ili, la reĝimo estus transira fazo al la plena komunismo. Fakte, ĉi tiu fazo signifis la restarigon de la klassocio en kies fundo oni trovas, kiel antaŭe, la laboristojn kaj la malriĉajn kamparanojn.

La gravita centro en la konstruo de la komunisma socio ne estas la eblo certigi al ĉiu individuo ekde la unua tago de la revolucio la senliman liberecon por povi kontentigi liajn necesojn, sed ĝi baziĝas sur la fakto konkeri la socian bazon de tiu socio kaj starigi la principojn de egalemaj rilatoj inter la individuoj. Koncerne al la afero pri pli aŭ malpli granda abundeco de varoj, oni ne konsideras principon sed teknikan problemon.

La fundamenta principo, sur kiu starigos la novan socion, sur kiu ripozos ĉi tiu kaj neniel devos limigi sin, estas tiu de la egaleco de la rilatoj, la libereco kaj la sendependeco de la laboristoj. Tiel do, tiu principo reprezentas ĝuste la unuan fundamentan amaspostulon, en kies nomo ili nur ribelos por la socia revolucio.

El du aferoj, unu: ĉŭ la socia revolucio finiĝas per la malvenko de la laboristoj, kaj tiuokaze denove oni devos sin prepari por la lukto, por nova ofensivo kontraŭ la kapitalisma sistemo; aŭ ĝi alkondukos al la venko de la laboristoj, kaj tiuokaze, ĉi tiuj alproprigos la rimedojn, kiuj ilin permesas memadministri sin -la teron, la produktadon kaj la sociajn funkciojn- ekkonstruante liberan socion.

Tio estas, kion karakterizos la principo de la starigado de la komunisma socio, kiu, iam komencita, kontinuos senĉese la vojon de ĝia disvolviĝo, fortiĝante kaj perfektiĝante senĉese. Tiel, la laborista konkero de la produktemaj kaj sociaj funkcioj klare diferencigos inter la ŝtatema kaj senŝtatema epoko.

Se ĝi volas iĝi proparolanto de la luktantaj amasoj, la flago de tuta epoko revolucisocia, la anarkiismo ne devas asimili sian programon al tio, kio postvivas de la kaduka mondo, al la oportunismaj tendencoj de la transiraj sistemoj kaj periodoj, nek kaŝi siaj fundamentaj principoj, sed, tre kontraŭe, disvolvi ilin kaj apliki ilin maksimume.

8. Anarkiismo kaj sindikatismo

Ni konsideras artefarita, senigita je ĉiu senco kaj fundamento, la tendencon kontraŭstari liberecanan komunismon kaj sindikatismon kaj male. La konceptoj de la anarkiismo kaj de la sindikatismo apartenas al malsamaj pozicioj. Dum la komunismo, tio estas, la libera socio de la egalaj laboristoj, estas la celo de la anarkiisma lukto, la sindikatismo, tio estas, la revolucia laborista movado, estas unu el la manieroj de la revolucia klaslukto. Kunigante la laboristojn sur la bazo de la produktado, la revolucia sindikatismo, kiel ajna alia profesia grupo, ne havas difinitan teorion; ne ekzistas mondkoncepto, kiu respondas al la ĉiuj demandoj sociaj kaj politikaj de la nuntempa realo. Ĝi ĉiam reproduktas la ideologion de la diversaj politikaj grupoj, kiuj partoprenas pli intense.

Nia sinteno antaŭ la revolucia sindikatismo deduktas sin de tio, kio ni estas dirinta. Sen nin zorgi ĉi tie solvi antaŭtempe la aferon de la rolo de la revoluciaj sindikatoj dum la komenzo de la revolucio, tio estas, sen nin zorgi scii, ĉu ili estos la organizantoj de la tuta nova produktado, aŭ ĉu ili cedos la lokon al la laboristaj sovetoj aŭ la fabrikkomitatoj, ni konsideras, ke la anarkiistoj devas partopreni en la revolucia sindikatismo kiel plia formo de la revolucia laborista movado.

Tamen, la afero, kiel ĝi stariĝas hodiaŭ, ne estas scii se la anarkiistoj devas aŭ ne partopreni en la revolucia sindikatismo sed plej bone dirite, kiel kaj de kiu maniero devas partopreni en ĝi.

Ni konsideras la tutan pasitan periodon ĝis niaj tagoj, dum kiu la anarkiistoj partoprenis en la revolucia sindikatisma movado en la rolo de individuaj aktivuloj kaj propagandistoj, kiel periodo de metiaj rilatoj kun la sindikata laborista movado.

La anarkisindikatismo, klopodante forte enkonduki la liberecanajn ideojn en la maldekstra flanko de la revolucia sindikatismo per la kreo de sindikatoj de anarkiisma tipo, reprezentas paŝon antaŭen; sed ĝi ne superas ankoraŭ la empirian metodon. Ĉar la anarkiismo ne nepre alligas la “anarkiigan” verkon de la sindikatisma movado al tiu de la organizado de la anarkiismaj fortoj ekster la movado. Tiel nur estas sub la kondiĉo de tia ligo, kiel eblas “anarkiigi” la revolucian sindikatismon kaj malebligi ĝin, ke ĝi deturniĝos al la oportunismo kaj reformismo.

Konsiderante la revolucian sindikatismon, nur kiel profesian movadon de laboristoj, kiuj ne havas socian teorion nek determinitan politikon kaj, konsekvence, nekapabla solvi per ĝi mem la socian aferon, ni konsideras, ke la tasko de la anarkiistoj en tiu movado konsistas disvolvi la liberecanajn ideojn, orienti ĝin laŭ liberecana senco kun la celo transformi ĝin en aktiva instrumento de la socia revolucio. Gravas neniam forgesi, ke se la sindikatismo ne trovas apogon sur la anarkiisma teorio, ĝi apogos tiam, vole nevole, sur la ideologio de porŝtata politika partio.

La franca sindikatismo, kiu ĉiam elstaris pro ĝiaj anarkiismaj devizoj kaj taktikoj, falis tuj sub la influo de la bolŝevistoj unue, kaj, ĉefe, de la oportunismaj socialistoj, cetere. Sed la tasko de la anarkiistoj en la vicoj de la revolucia laborista movado ne povos plenumiĝi se ne estas kondiĉe, ke ilia verko estas intime rilatigita kaj interkonsentigita kun la agado de la anarkiisma organizaĵo, kiu lokiĝas ekster la sindikato. Alivorte, ni devas eniri en la revolucia laborista movado, kiel organizita forto respondeca de la plenumita laboro en la sindikatoj antaŭ la ĝenerala anarkiisma organizaĵo, kaj orientita de ĉi tiu lasta.

Sen limigi nin al la kreado de anarkiismaj sindikatoj, ni devas klopodi uzi nian ideologian influon sur la tuta revolucia sindikatismo kaj ĉiuj ĝiaj formoj (la ILM - Industriaj Laboristoj de la Mondo, la rusaj profesiaj unuiĝoj, ktp.). Tiun celon ni ne povos atingi se ni ne tuj eklaboras, kiel strikte organizita anarkiista kolektivo, sed neniam per malgrandaj empiriaj grupoj sen organizemaj interligoj nek teoria interproksimiĝo.

Anarkiismaj grupoj en la entreprenoj kaj fabrikoj, zorgantaj pri la kreo de anarkiismaj sindikatoj, luktante en la revoluciaj sindikatoj por la superinfluo de la liberecanaj ideoj en la sindikatismo, grupoj orientitaj en ĝia agado de ĝenerala anarkiisma organizaĵo: tiu estas la senco kaj la formoj de la sinteno de la anarkiistoj antaŭ la revolucia sindikatismo kaj la revoluciaj laborismaj movadoj, kiuj al ĝi alligas sin.

Konstrua parto

La problemo de la unua tago de la revolucio

La fundamenta celo de la luktanta labormondo estas la fondo, pere de la revolucio, de egalema, libera komunisma socio bazita sur la principo: “El ĉiu laŭ siaj ebloj, al ĉiu laŭ siaj necesoj”.

Tamen, ĉi tiun socion oni ne atingos per ĝi mem, nur per la forto de la socia agitado. Ĝia realigo prezentiĝos, kiel socia-revolucia proceso pli-malpli daŭrigita, orientita de la venkintaj organizitaj laborfortoj sur determinita vojo.

Nia tasko estas indiki ekde nun antaŭen tiun vojon, formuli la pozitivajn kaj konkretajn problemojn, kiuj prezentiĝos al la laboristoj ekde la unua tago de la socia revolucio. La sorto de ĉi tiu lasta dependos de ilia taŭga solvo.

Estas evidente, ke la konstruo de la nova socio ne eblos ĝis post la venko de la laboristoj sur la nuntempa kapitalisma kaj burĝa sistemo kaj ties reprezentantoj. Neeblas ekigi la konstruon de nova ekonomio kaj novaj sociaj rilatoj dum la povo de la ŝtato, kiu protektas la sklavecan reĝimon, ne disfendiĝas, dum la laboristoj kaj kamparanoj ne havas en siaj manoj, en la revolucia reĝimo, la industrian kaj agraran ekonomion de sia lando.

Konsekvence, la unua tasko de la socia revolucio estas detrui la ŝtatan strukturon de la kapitalisma socio, senigi al la burĝaro kaj, ĝenerale, al ĉiuj socie privilegiitaj elementoj, la rimedojn de povo kaj starigi ĉie la volon de la revolucia laboristaro, esprimita laŭ la fundamentaj principoj de la socia revolucio. Ĉi tiu detruema kaj luktema aspekto de la revolucio helpos purigi la vojon al la pozitivaj taskoj, kiuj konsistigas la sencon kaj esencon de la socia revolucio.

Ĉi tiuj taskoj estas la sekvaj:
  • La solvo, laŭ liberecana komunisma senco, de la problemo de la landa industria produktado.
  • La solvo, samsence, de la kamparana problemo.
  • La solvo de la problemo de la provizado.
La produktado

Konsiderante la fakton, ke la landindustrio estas la rezulto el la penadoj de pluraj generacioj de laboristoj kaj, ke la diversaj industribranĉoj estas intime ligitaj inter si, ni konsideras la tutan nuntempan produktadon, kiel ununuran atelieron de produktantoj, kiu tute apartenas al ĉiuj laboristoj kaj al neniu aparte.

La produktema meĥanismo de la lando estas entuta kaj apartenas al la tuta laborista klaso. Ĉi tiu tezo determinas la karakteron kaj la formon de la nova produktado. Ĉi tiu ankaŭ estos entuta, komuna laŭsence, ke la produktoj realigitaj de la laboristoj apartenos al ĉiuj. Ĉi tiuj produktoj, kiuj ajn estas ties kategorio, konsistigos la ĝeneralan rezervon de provizado de la laboristoj, tiel do ĉiu, kiu partoprenos en la nova produktado, ricevos tion, kion li bezonas, sur egala bazo por ĉiuj.

La nova sistemo de produktado tute neniigos la salajron kaj ĉian ekspluatadon kaj anstataŭigos ilin per la principo de la frata kaj solidara laborista kunlaborado.

La meza klaso, kiu en la moderna kapitalisma socio plenumas perantajn kaj neproduktivajn funkciojn -la komerco kaj aliaj- same kiel la burĝaro, devos partopreni en la nova produktado, laŭ la samaj kondiĉoj ol la ceteraj laboristoj. Kontraŭokaze, ĉi tiuj klasoj lokiĝos ili mem al la rando de la laborista socio.

Ne ekzistos mastroj, ĉu estas entreprenistoj, posedantoj aŭ la ŝtato-posedanto (kiel estas la hodiaŭa okazo en la bolŝevista ŝtato). La organizfunkcioj estos plenumataj de administraj organoj speciale por tio kreitaj de la laboristaj klasoj: laboristaj sovetoj, fabrikkomitatoj aŭ laboristaj administracioj de entrepreno kaj fabriko. Ĉi tiuj organoj, interrilatigitaj teritorie, starigos urbajn, distriktajn kaj, laste, ĝeneralajn kaj federaciajn instituciojn por la produktadministrado.

Elektitaj de la amaso kaj senĉese sub ĝia kontrolo kaj influo, ĉi tiuj organoj estos renovigitaj senĉese kaj tiel plenumos la ideon de la aŭtentika memadministrado de la amasoj.

Unuigita produktado, kies rimedoj kaj produktoj apartenos al ĉiuj, post anstataŭigi la salajron per la principo de la frata kunlaborado kaj starigi la egalecon de rajtoj por ĉiuj produktantoj, kun produktado organizita de la organoj de laborista administracio, elektitaj de la amasoj: tiu estos la unua praktika paŝo sur la vojo de la realigo de la liberecana komunismo.

La konsumado

Ĉi tiu problemo aperos en la revolucio laŭ duobla aspekto:

La principo de la serĉo de la varoj de konsumo

La principo de ĝia disdonado.

Koncerne al la disdonado de la konsumvaroj, la solvoj dependos ĉefe de la kvanto da disponeblaj produktoj, la principo de la konformeco al la celo, ktp.

La socia revolucio, komisiita de la rekonstruo de la tuta nuntempa socia ordo, akceptas la devigon okupi sin de la esencaj necesoj de ĉiuj. La sola escepto estas la grupo de la nelaboristoj, kiuj malakceptas partopreni en la nova produktado pro kontraŭrevoluciaj kialoj. Sed, ĝenerale, kaj esceptante ĉi tiun lastan kategorion, la kontentigo de la necesoj de la tuta loĝantaro de la socia revolucio estas certigita de la rezervo de la varoj de ĝenerala konsumo. Okaze, ke la kvanto da produktoj estas nesufiĉa, disdonos sin laŭ la principo de la plej granda urĝaĵo: unue la infanoj, la malsanuloj kaj la laboristaj familioj.

Pli malfacila problemo estos tiu de la organizo de la rezervoj de konsumo. Sendube, la unuaj tagoj de la revolucio, la urboj ne disponos de ĉiuj nemalhaveblaj produktoj. Samtempe, la kamparanoj havos abunde la produktojn, kiujn malhavos la urboj.

La liberecanaj komunistoj ne povas dubi pri la reciproka karaktero de la rilatoj inter la urbo kaj la kamparo. Ili konsideras, ke la socia revolucio ne povas realiĝi sen la komunaj penadoj de laboristoj kaj kamparanoj. Konsekvence, la solvo de la problemo de la konsumo en la socia revolucio ne eblos sen la intima revolucia kunlaborado de tiuj du kategorioj de laboristoj.

Por starigi ĉi tiun kunlaboradon, la urba laborista klaso, kun la produktado en siaj manoj, devos tuj pensi pri la esencaj necesoj de la kamparo kaj klopodi havigi la ĉiutagajn produktojn de konsumo, la rimedojn kaj instrumentojn por la kolektiva kamparana kulturado. La solidarecaj rimedoj manifestitaj de la laboristoj koncerne al la necesoj de la kamparanoj provokos la saman geston inter ĉi tiuj, kiuj kompense havigos kolektive al la urboj la produktojn el sia kampara laboro, la unua el kiuj estas la nutraĵo.

Kamparanaj kaj laboristaj kooperativoj estos la unuaj organoj, kiuj kontentigos la necesojn de nutrado kaj ekonomia provizado de la urboj kaj kamparoj.

Komisiitaj poste de pli gravaj kaj konstantaj funkcioj, speciale havigi ĉiun neceson por certigi kaj disvolvi la ekonomian kaj socian vivon de la laboristoj kaj kamparanoj, ĉi tiuj kooperativoj transformiĝos en konstantaj organoj de provizado de la urboj kaj la kamparo.

Ĉi tiu solvo de la problemo de la provizado permesos al la laboristaro krei rezervon de konstanta provizado tio, kio efikos de decida kaj favora maniero en la tuta nova produktado.

La tero

Ni konsideras, kiel ĉefajn revoluciajn kaj kreantajn fortojn por la solvo de la kamparana afero, la kamparanojn-laboristojn tiuj, kiuj ne ekspluatas la laboron de aliaj, kaj la kamparan salajratan laboristaron. Ilia tasko estos efektivigi la novan organizadon de la teroj kun la celo starigi la uzon kaj la ekspluatadon de la tero laŭ la komunismaj principoj.

Samkiel la industrio, la tero ekspluatita kaj kultivita de sinsekvaj generacioj de laboristoj, estas la produkto de iliaj komunaj penadoj. Ĝi ankaŭ apartenas al la tuta laborista popolo en ties aro kaj al neniu aparte. Kiel komuna proprieto, ĝi estas necedebla; la tero ne eblas plu objekto de aĉeto, vendo aŭ farmo; ĝi ne povas plu utili, kiel rimedo de ekspluatado de la laboro de aliaj. La tero estas ankaŭ speco de komuna populara ateliero, en kiu la mondo de la laboristoj produktas la rimedojn por vivi. Sed estas tipo de ateliero, en kiu ĉiu laboristo (kamparano) prenis la kutimon, danke al iuj historiaj kondiĉoj, plenumi la laboron per si mem, kaj sendepende de aliaj produktantoj. Dum en la industrio, la kolektiva metodo de laboro estas esence necesa kaj la sola ebla, en la agrikulturo ne tiel estas nuntempe. La plej granda parto de la kamparanoj kultivas la teron per siaj propraj rimedoj.

Tial, kiam la kamparanoj posedos la terojn kaj la rimedojn por ĝia ekspluatado, sen eblo de vendo nek farmo, la afero de la maniero de ĝia fruktuzo kaj la rimedoj de ĝia ekspluatado (komune aŭ familie) ne trovos tuje kompletan kaj definitivan solvon tiel, kiel okazos en la industrio. La unuajn tempojn oni uzos, tre probable, iun medion kaj alian.

Estos la revoluciaj kamparanoj tiuj, kiuj starigos la definitivan manieron de ekspluatado kaj fruktuzo de la tero. Eblas nenia ekstera premo pri ĉi tiu afero.

Tamen pro tio, ke ni konsideras, ke nur la komunisma socio, en kies nomo oni estos farinta la socian revolucion, liberigas la laboristojn el ilia situacio de sklavoj kaj ekspluatatoj, kaj al ili donas kompletan liberecon kaj egalecon, pro tio, ke la kamparanoj konsistigas la egan plimulton de la loĝantaro (ĉirkaŭe 85 procento ĉe Rusio) kaj sekve la kamparana reĝimo starigita de la kamparanoj estos la decida faktoro en la destinoj de la revolucio, kaj ĉar laste la privata ekonomio en la agrikulturo alkondukas, samkiel la privata industrio, al la komerco, la amasiĝo, la privata proprieto kaj la restarigo de la kapitalo, nia devo estos fari, ekde la komenco, ĉion necesan por faciligi la solvon al la kamparana afero en kolektiva senco.

Kun tiu celo, ni devas ekde nun alporti al la kamparanoj fortan propagandon favore al la kolektiva kamparana ekonomio. La fondo de specifa Unuiĝo de kamparanoj kun liberecana tendenco grave faciligos ĉi tiun laboron.

Ĉi-sence, la teknika progreso tuj havos egan gravecon, faciligante la evoluadon de la terkulturo, kaj ankaŭ la realigon de la komunismo ĉe la urboj, ĉefe en la industrio. Se, dum siaj rilatoj kun la kamparanoj, la laboristoj ne agos individue aŭ per apartaj grupoj, sed kiel ega komunisma kolektivo, ĉirkaŭprenante kompletajn branĉojn de la industrio, se ili pensas krome pri la esencaj necesoj de la kamparo kaj havigas al ĉiuj tiom la objektojn de ĉiutaga uzo, kiom la instrumentojn kaj maŝinojn por la kolektiva ekspluatado de la tero, tio impulsos certece la kamparanojn al la komunismo en la terkulturo.

La defendo de la revolucio

La afero de la defendo de la revolucio rilatiĝas ankaŭ kun la problemo de la “unua tago”. Nome, la pli potenca defenda rimedo de la revolucio estas la feliĉa solvo de ĝiaj pozitivaj problemoj: la produktado, la konsumado kaj la tero. Solvitaj tiuj problemoj de ĝusta maniero, nenia kontraŭrevolucia forto povos ŝanĝigi aŭ sanĉeligi la laboristan liberan reĝimon.

Tamen, la laboristoj malgraŭ ĉio devos suferi severan lukton kontraŭ la malamikoj de la revolucio, kun la celo defendi kaj subteni ĝian konkretan ekziston.

La socia revolucio, kiu minacas la privilegiojn kaj la ekziston mem de la nelaboristaj klasoj de la nuntempa socio, provokos neeviteble, fare de ĉi tiuj klasoj, senesperan reziston, kiu prenos la aspekton de sanga intercivitana milito.

Kiel la rusa spertaĵo pruvis, tia intercivitana milito estos longa afero el pluraj jaroj kaj ne monatoj. Malgraŭ la unuaj paŝoj de la laboristoj estis tre feliĉaj je la komenco de la revolucio, la regantaj klasoj konservos dum sufiĉa tempo egan kapablon de rezisto. Dum pluraj jaroj, ili disvolvos ofensivojn kontraŭ la revolucio, klopodante repreni la povon kaj la privilegiojn, kiujn oni senigis al ili.

Multnombra armeo, la tekniko kaj la milita strategio, la kapitalo… ĉio ĵetos sin kontraŭ la venkintaj laboristoj.

Kun la celo konservi la konkerojn de la revolucio, ĉi tiuj lastaj devos krei la defendajn organojn de la revolucio por kontraŭstari la ofensivon de la reakcio bataleman forton, respondan al la graveco de ĝia tasko. La unuaj tagoj de la revolucio, ĉi tiu batalema forto estos formita el ĉiuj laboristoj kaj kamparanoj armataj. Sed, ĉi tiu spontanea armita forto nur estos valida dum la unuaj tagoj, kiam la intercivitana milito ne ankoraŭ estas atingonta ĝian ĉefan punkton kaj la du luktantaj partoj ne ankoraŭ estas kreonta regule konsistigitajn militajn organizaĵojn.

Dum la socia revolucio, la plej kriza momento ne estas tiu de la forigo de la aŭtoritato, sed la sekvanta: tiu, en kiu la fortoj de la renversita reĝimo disvolvas ĝeneralan ofensivon kontraŭ la laboristoj kaj ĉi tiuj klopodas defendi la konkerojn atingitajn.

La propra karaktero de ĉi tiu ofensivo tiel, kiel la tekniko de disvolviĝo de la intercivitana milito, devigos al la laboristoj krei determinitajn revoluciajn grupojn. La fundamentaj esenco kaj principoj de ĉi tiuj taĉmentoj devas esti determinitaj antaŭe. Neante la porŝtatajn kaj aŭtoritatemajn metodojn de amasregado, ni same neas la porŝtatan rimedon organizi la laboristan militan forton, aŭ alivorte, la principon de ŝtata armeo bazita sur la deviga militservo. Estas la principo de la volontulemo, konsente kun la fundamentaj pozicioj de la liberecana komunismo, sur kiu devas baziĝi la militaj formadoj de la laboristoj. La taĉmentojn de ribelaj gerilanoj, laboristoj kaj kamparanoj, kiuj agadis dum la rusa revolucio, oni povas citi kiel ekzemplon de tiaj grupoj.

Tamen, oni ne devas kompreni la volontulemon kaj la agadon de la gerilanoj en la strikta senco de tiuj vortoj, tio estas, kiel lukto de la laboristaj kaj kamparanaj taĉmentoj kontraŭ la loka malamiko, ne kunordigitaj inter ili per efikanta ĝenerala plano kaj agante ĉiun homon sub sia propra respondeco, akceptante siajn proprajn riskojn kaj danĝerojn. La agado kaj taktiko de la gerilanoj devos orientiĝi, dum la periodo de ĝia kompleta disvolviĝo, laŭ komuna revolucia strategio.

Simila al ajna alia milito, la intercivitana milito ne povus disvolviĝi sukcese por la laboristoj se ili ne aplikas la du fundamentajn principojn de ĉiu milita agado: la unuiĝo de la plano de operacioj kaj la unuiĝo de komuna komando.

La plej kriza momento de la revolucio estos, kiam la burĝaro direktiĝos kontraŭ la revolucio kun organizitaj fortoj. Tiu kriza momento devigos al la laboristoj uzi la principojn de la milita strategio. Tiel, viditaj la necesoj de la milita strategio, kaj ankaŭ de la strategio de la kontraŭrevolucio, la revoluciaj armitaj fortoj devos kuniĝi neeviteble en ĝenerala revolucia armeo kun komunaj komando kaj plano de operacioj.

La sekvantaj principoj estos la bazo de ĉi tiu armeo:

  • La klaskaraktero de la armeo
  • La volontulemo (ĉiu devigo estos tute ekskludita de la verko de la revolucia defendo)
  • La revolucia libera disciplino (memdisciplino): la volontulemo kaj revolucia memdisciplino tute harmoniiĝos kaj faros la revolucian armeon morale pli forta ol ajna alia ŝtata armeo. La absoluta submetiĝo de la revolucia armeo al la laboristaj kaj kamparanaj amasoj, laŭ la persono de komunaj laboristaj kaj kamparanaj institucioj por la tuta lando, enpostenigitaj de la amasoj en la estraj postenoj de la ekonomia kaj socia vivo.
Alivorte: la organo de la defendo de la revolucio komisiita batali la kontraŭrevolucion, tiel per malfermitaj militaj frontoj, kiel ekde la interna intercivitana milito (la burĝaraj komplotoj, la preparadoj de la kontraŭrevoluciaj agadoj, ktp.) estos afero de la kamparanaj kaj laboristaj produktantaj organizaĵoj, al kiuj ĝi submetos sin kaj, per kiuj ĝi orientos sin politike .

Tio estas la konsekvenco de la milita strategio de la revolucio, strategia rimedo, al kiu la laboristoj estos fatale kondukotaj de la procezo mem de la intercivitana milito. Sed ĉi tiu rimedo devas altiri la atenton ekde la komenco. Ĝi devas esti atente studita kun la celo eviti, en ĝia verko de protekto kaj defendo de la revolucio, ĉiun neripareblan malfruon, ĉar la malfruoj en la tagoj de la intercivitana milito povos esti ruinigaj por la rezultato de ĉiu socia revolucio.

Organizema parto

La principoj de la anarkiisma organizo

La pli supre esprimitaj konstruemaj ĝeneralaj pozicioj konsistigas la platformon de organizo de la revoluciaj fortoj de la anarkiismo. Ĉi tiu platformo, per determinita teoria kaj taktika orientiĝo, aperas kiel la necesa minimumo por kunveni urĝe ĉiujn aktivulojn de la organizita anarkiisma movado.

Ĝia tasko estas kolekti ĉirkaŭ si ĉiujn sanajn elementojn de la anarkiisma movado en ununura ĝenerala organizaĵo, aktiva kaj konstanta: la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj. La fortoj de ĉiuj aktivaj aktivuloj de la anarkiismo devos orientiĝi al la kreo de ĉi tiu organizaĵo.

La fundamentaj principoj de organizo de Ĝenerala Kuniĝo de Anarkiistoj devos esti la jenaj:
1. La teoria unueco

La teorio reprezentas la forton, kiu regas la agadojn de la personoj kaj organizaĵoj laŭ difinita vojo kaj determinita celo. Nature, ili devas esti komunaj al ĉiuj personoj kaj organizaĵoj aliĝitaj al la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj. La tuta agado de ĉi tiu, tiel en ĝia ĝenerala karaktero, kiel aparta, devas akordi konstante kaj perfekte kun la teoriaj principoj sekvitaj de la Unuiĝo.

2. La taktika unueco aŭ agada kolektiva metodo

La taktikaj metodoj uzitaj de la membroj aŭ grupoj de la Unuiĝo devas esti same unuigaj, tio estas, ili devas esti striktakorde tiel inter ili, kiel kun la ĝeneralaj teorio kaj taktiko de la Unuiĝo.

Komuna taktika plano en la movado havas decidan gravecon por la ekzisto de la organizaĵo kaj la tuta movado: ĝi liberigas ilin de la ruiniga efekto de pluraj taktikoj, kiuj nuligas reciproke, koncentrigas ĉiujn movadajn fortojn, al ili faras preni komunan direkton al determinita celo.

3. La kolektiva respondeco

La praktiko konsistanta agadi sub la persona respondeco devas esti firme kondamnita kaj malakceptita en la vicoj de la anarkiisma movado.

La terenoj de la socia kaj politika revolucia vivo estas antaŭ ĉio profunde kolektivaj pro sia naturo. La socia revolucia agado ne povas baziĝi en tiuj terenoj sur persona respondeco de izolitaj aktivuloj.

La plenuma organo de la ĝenerala anarkiisma movado -la Anarkiisma Unuiĝo direktante sin de decida maniero kontraŭ la taktiko de la nerespondeca individualismo- enkondukas en ĝiajn vicojn la principo de la kolektiva respondeco: la tuta Unuiĝo estos respondeca de la revolucia kaj politika agado el ĉiu membro; samkiel ĉiu membro estos respondeca de la revolucia kaj politiko agado de la tuta Unuiĝo.

4. La federaciismo

La anarkiismo ĉiam neis la centralizitan organizon, tiel en la tereno de la socia vivo, kiel en tiu de ĝia politika agado. La sistemo de centralizo celas malpliigi la iniciatan, sendependecan kaj kritikan spiriton de ĉiu individuo, kaj celas la blindan submetiĝon al la “centro” de la grandaj amasoj. La naturaj kaj nepraj konsekvencoj de ĉi tiu sistemo estas la servuto kaj meĥanikiĝo de la socia vivo kaj la vivo de partioj.

Antaŭ la centralizismo, la anarkiismo ĉiam sekvis kaj defendis la principojn de la federaciismo, kiu interkonsentigas la sendependecon kaj la iniciaton de la individuo aŭ la organizaĵo kun la servo de la komuna celo.

Interkonsentigante la ideon de la sendependeco kaj la pleneco de rajtoj de ĉiu individuo kun la servo de la sociaj necesoj, la federaciismo malfermas la pordojn al ĉiu sana manifestacio de la kapabloj de ĉiu individueco. Sed ofte, la federaciisma principo deformiĝis en la anarkiismaj vicoj: tro ofte konfuzis sin kun la rajto manifesti ĉefe la “egoo”, sen la devigo konsideri la devojn de la organizaĵo.

Ĉi tiu falsa interpreto malorganizis nian movadon estintece. Jam estas horo fini tion de neinversigebla maniero. La federaciismo signifas la liberan interkonsenton inter individuoj kaj organizaĵoj por orientita kolektiva laboro al komuna celo. Tia interkonsento kaj la konsekvenca federacia unuiĝo iĝas en realaĵojn anstataŭ esti fikcioj kaj iluzioj, kun la esenca kondiĉo, ke ĉiuj partoprenantoj plenumas de la plej kompleta maniero la akceptitajn devojn kaj akceptas la komune prenitajn decidojn.

En socia verko tiel ampleksa, kiel estas la federaciisma bazo sur tiu, kiu stariĝas, ne povas esti rajtoj sen obligacioj tiel, kiel ne povas esti decidoj sen ĝia plenumo. Tio estas malpli tolerebla en anarkiisma organizaĵo, kiu prenas sur si ekskluzive la devigojn de la laboristoj kaj ties socia revolucio.

Tial, la federaciisma tipo de anarkiisma organizaĵo, rekonante al ĉiu membro de la organizaĵo la rajton al la sendependeco, libera opinio, individuaj iniciato kaj libereco, atribuas al ĉiu determinitajn organizemajn devojn, postulante al li ĝian striktan plenumadon tiel, kiel la plenumadon de la komune prenitaj decidoj.
La ideo de la Anarkiisma Ĝenerala Unuiĝo proponas la problemon de la kunordigo kaj interkonsento de la agadoj de la tutaj fortoj de la anarkiista movado.

Ĉiu organizaĵo aliĝita al la Unuiĝo reprezentas esencan ĉelon, kiu formas la komunan institucion. Ĉiu ĉelo havos ĝian sekretariaron, kiu teorie plenumos kaj orientos sian propran politikan kaj teknikan laboron.

Rilate al la kunordigo de la agado de ĉiuj organizaĵoj aliĝitaj al la Unuiĝo, oni kreos specialan organon: la Plenuma Komitato de la Unuiĝo. Sub ĝia respondeco estos la sekvaj funkcioj: plenumado de la decidoj prenitaj de la Unuiĝo, teoria kaj organizema orientiĝo de la agado de la izolitaj organizaĵoj konforme al la teoriaj alternativoj kaj ĝenerala taktika plano de la Unuiĝo, klara esprimo de la ĝenerala stato de la movado, konservado de la interligoj de laboro kaj organizo de ĉiuj asocioj de la Unuiĝo kaj kun aliaj organizaĵoj.

La rajtoj, devigoj kaj praktikaj taskoj de la Plenuma Komitato estos fiksitaj de la Kongreso de la Unuiĝo.

La Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj havas determinitan kaj konkretan celon. En nomo de la sukceso de la socia revolucio, ĝi devas antaŭ ĉio baziĝi sur la plej revoluciaj kaj radikalaj elementoj de la kamparanoj kaj laboristoj. Prenante sur si la socian revolucion, kaj estante krome kontraŭaŭtoritata organizaĵo, kiu aspiras la nuligon de la klassocio depost ĉi tiu momento, la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj same baziĝas sur la du fundamentaj klasoj de la nuntempa socio: la laboristoj kaj la kamparanoj. Ĝi utilos de la sama maniero al la emancipiĝo de ambaŭ klasoj.

En tio, koncernanta la urbajn laboristajn kaj revoluciajn profesiajn organizaĵojn, la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj devos intensigi siajn penadojn kun la celo iĝi ilia pioniro kaj teoria gvidanto. Oni projektas la saman taskon pri la ekspluatata kamparana amaso. Kiel apogpunktoj, plenumante la saman rolon ol la laboristaj revoluciaj profesiaj sindikatoj, la Unuiĝo penos por efektivigi reton de revoluciaj kamparanaj ekonomiaj organizaĵoj kaj, krome, specifa kamparana Unuiĝo, bazitaj sur kontraŭaŭtoritataj principoj.

Frukto el la kerno de la laboristaj amasoj, la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj devas partopreni en ĉiuj manifestacioj de la vivo, ĉiam alportante la spiriton de organizo, persisteco, aktiveco kaj atakemo. Nur tiuokaze ĝi povos plenumi sian taskon, sian teorian kaj historian komision en la socia revolucio de la laboristoj, kaj iĝi la organizita iniciato de ilia emancipiĝa proceso.

Vidu: eo.wikipedia.org/wiki/Ramsay_MacDonald. (Tr.)

Kvankam, same kiel la urba kaj kampa laboristaro, ĝi estas premata kaj ekspluatata klaso, la laborista intelektularo estas relative pli maluniĝinta ol la laboristoj kaj kamparanoj danke al la ekonomiaj privilegioj donitaj de la burĝaro al iuj el ĝiaj elementoj. Pro tio, la unuaj tagoj de la socia revolucio nur la malpli favorataj tavoloj de la intelektularo partoprenos aktive.

Antaŭ stariĝi konsente al determinitaj liberecanaj komunismaj principoj, la armeo mem ne devas konsideri sin kiel fundamenta elemento.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]