user preferences

Grekio estas ni ĉiuj

category international | workplace struggles | news report author Thursday October 11, 2012 00:29author by CGT Report this post to the editors

Komunikaĵo de la hispana CGT (Ĝenerala Konfederacio de la Laboro) pri la grekia luktotago de la 9a de oktrobro
grekio.jpg

Ree Grekio donis ekzemplon pri lukto kaj ree ĝi estis viktimo de senmezura polica subpremo; tiel okazis hieraŭ mardo, kiam dekmiloj da homoj manifestaciis ĉe Ateno kontraŭ la ĉeesto de Angela Merkel en Grekio, dum la unua vizito, kiun ŝi faras al la lando, ekde kiam komencis la ŝuldokrizo je la 2010a jaro.

La protesto komenciĝis je fruaj horoj ĉe la placo Syntagma meze de perforta polica agado, kiu bilancis dek du vunditojn kaj pli ol kvindek arestitojn.

Antaŭ ol la protesto oni faris antaŭokazajn arestojn kaj, por malhelpi la transiron de manifestaciantoj, estis ĉesigata la cirkuladon de la subtera urbofervojo ĉe la grekia ĉefurbo. Samtempe la polico malpermesis manifestaciojn ĉirkaŭ la Registara Palaco kaj fermis la alirejojn al la urbocentro.

Pli ol 7000 policanoj –duoble ol tiuj subpremantaj la manifestaciantojn dum la antaŭa ĝenerala striko–, helpataj de snajperoj kaŝitaj sur la tegmento, blokis la urbon kaj lanĉis larmigan gason kaj ŝokgrenadojn kontraŭ la manifestaciantoj kaj ankaŭ kontraŭ aro de sanflegistoj, klopodantaj bari iun el la stratoj sur kiu oni antaŭvidis la pason de la Merkela akompanantaro.

Malgraŭ tia senmezura subpremo la respondo estis amasa. La grekia popolo surstratiĝis por igi publika sian rifuzon al la “alĝustigaj” kontraŭsociaj mezuroj truditaj al ili, lacaj vidi tranĉitaj siajn rajtojn, indignaj esti vizitataj de la respondeculo pri sia ruiniĝo. La popolo, laca perdi, por ke la bankaro profitu, rifuzas pagi la krizon de la kapitalisma sistemo.

Grekio troviĝas en la uragancentro de finegoca ŝtormo kaj iĝas eksperimento por nova korektfazo, kiun la novliberalismo klopodas realigi por solvi la ekonomian kaj financan krizon. Ĝi estas plia ekzemplo pri lando viktimo de la politiko pri ferocaj eltranĉaĵoj ĉefita de Germanio, kun loĝantaro sufokita de la ekonomiaj alĝustigoj kaj la defitrego kaj al kiu oni postulas pliajn oferojn por pagi elaĉeton, kiu savas nur la kapitalon. Tiu estas la formulo, por kiu la novliberalismo vetis: ekonomia asfiksio por la laborista klaso plus subpremado. Riskoplena duumo por silentigi la voĉojn.

CGT denuncas la terurigan staton, kiun oni trudas al ni: ĉiam plian subpremadon kaj kontrolon, senigon de la manifestaci- kunven- kaj esprimrajto, laŭrajtigadon de la polica perforto, senkaŭzajn arestojn, plenan polican senpunecon. Kaj ni, ĉiam pli malriĉigitaj, estas devigataj al aŭstereco, kiu profitas nur al riĉuloj kaj povplenuloj. Sklavoj de la celoj de la “troika” (Eŭropa Unio, Eŭropa Centra Banko, Internacia Monfonduso), kun Germanio kiel flagoportanto, niaj rajtoj kiel civitanoj kaj laboristoj falis marfunden: ili devigas nin pagi la krizon kaj aldone subpremas senpune niajn protestojn.

Antaŭ tiu situacio CGT vetas por fortika respondo, por plena mobilizo. Ni surstratiĝu. Ni diru NE! Ni estu ĉefroluloj de nia propra destino, ne nuraj marionetoj, moviĝantaj laŭ la diktaĵoj de la kapitalo. Ĉar ni ne povas daŭrigi nian silenton kaj ĉar ni ne povas permesi la forrabon de niaj rajtoj. Ĉar nia digno ne vendeblas kaj ni ne pretas toleri pluajn oferojn je ilia profito kaj pluan subpremadon por silentigi nin.

Pro ĉio tio ni strikos la 31an de octobro kaj ni alvokas la laboristaron kaj sociajn kolektivojn aliĝi al tiu strikotago je defendo de nova socio, baziĝonta sur la socia justo kaj la egalema disdono.

Ĉar Grekio estas ni ĉiuj! Ĉar ili ne silentigos nin!
Ĉiuj al la Ĝenerala Striko je la 31a de oktobro!

Permanenta Sekretariaro de la Konfederacia Komitato


Related Link: http://www.rojoynegro.info/articulo/sin-fronteras/grekio-estas-ni-ciuj
This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]