user preferences

Liberecana 14N en Montpeliero

category international | miscellaneous | news report author Tuesday November 20, 2012 05:14author by Jurgo Alkasaro - Sennacieca Asocio Tutmonda Report this post to the editors

Alternative Libertaire (Liberecana Alternativo), CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro) y Coordination des Groupes Anarchistes (Kunordigo de la Anarkiistaj Grupoj) organizis publikan debaton pri la ĝenerala striko, kun la partopreno de du anoj de la Federació Comarcal del Baix Llobregat de la CGT (Teritoria Federacio de la Malalta Ljobregato de la hispana Ĝenerala Konfederacio de la Laboro), kaj liberecanan sekcion en la unuiĝa manifestacio je la 14a de novembro en Montpeliero, ĉefurbo de Okcitanio. [Castellano] [Français]
montpellier6p.jpg

Ĉe la debato, kiu okazis plene fratece kaj kamaradece, la kamaradoj de la hispana CGT esprimis sian vidpunkton pri la eŭropa mobiliztago kaj iberia ĝenerala striko, kiujn alvokis la CES (Konfederacio de Europaj Sindikatoj) por la 14a tago.

La kamaradoj dividis sian prelegon je du partoj. Dum la unua, ili elmontris la sekvojn de la tiel nomitaj solvoj por la krizo, kiujn aplikas la hispanaj mastraro kaj registaro sub la ordonoj de la Troika: 500 eldomigoj ĉiutage, pli ol 5 milionoj el senlaboruloj, senĉesa subpremado de ĉiu popola mobilizo kaj demoniigo de la batalema sindikatismo.

Dum la dua, ili asertis, ke la alvoko de la CES kaj la instituciaj sindikatoj estas nenio krom politika ruzaĵo por reakiri forton kaj povi intertrakti kun la registaro la reakiron de iliaj sindikataj privilegioj. Sed ili asertis ankaŭ, ke la laboristoj profitigos tiun trompeman alvokon por esprimi sian veran kaj aŭtentikan proteston kaj indignon kontraŭ la politikoj pri eltranĉoj de la Eŭropo de la kapitalo kaj tial ni anarkiistoj devas ĉeesti tie por denunci la flavan sindikatismon kaj ties manovrojn kaj por fari nian ĉefan agon je la nunaj tempoj: kreskigi la konscion de la laboristoj pri la bezono starigi novan socion, sinbaziĝanta sur la principoj de la liberecana komunismo, kaj pri la bezono memorganiziĝi pere de la rekta demokratio kaj la nuligo de la naciaj dividoj.
La debato koncentriĝis ĉefe sur klarigoj pri la socia situacio en Hispanio kaj pri la kielo harmonizi la batalon por la abolicio de la salajrata laboro kaj la luktojn por tujaj postulaĵoj.

Dum la trairo de la manifestacio oni povis sperti la kunlaboron de la diversaj anarkiistaj grupoj je la horo de la ago kiel antaŭludon de la internacia unuiĝo, kiu nepre arigos niajn batalojn, fakto simbole reprezentita de iu el flagpaneloj, ĉefronte de la liberecana frakcio, kaj kiu per la Internacia Lingvo Esperanto laŭtis: “For la ŝtato kaj la landlimoj. Per supernacia solidareco al la liberecana komunismo”.

Related Link: http://www.enxarxa.com/esperanto/CGT%20Montpeliera%20debato.pdf

debat_13p.jpg

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]